La Pázmáneum, same hungare, latine Collegium Pazmanianum estas instituto, hungara katolika posedaĵo, altlernejo por pastroj en Vieno. Ĝi estis fondita en 1623 fare de hungara ĉefepiskopo Péter Pázmány, tial nomo de la fondinto estas rekonebla en nomo de la altlernejo.

Hungara standardo en Pázmáneum

Situo redakti

La Pázmáneum troviĝas en la meza parto de Vieno apud ambasadorejo de Usono.

Historio redakti

En la 17-a jarcento Hungara reĝlando havis nur malgrandajn teritoriojn en la iama nordokcidenta parto de la lando. Estis ankaŭ parto okupata de turkoj, kie estis kvazaŭ religia libereco, tamen pro la cirkonstancoj kaj terure grandaj impostoj la jezuitoj forestis. La tria landparto estis preskaŭ sendependa, sed tie deklaris religian liberecon, tial la jezuitoj estis forpelitaj, ĉar ili deklaris akcepton de la katolikismo.

Bildoj pri Pázmáneum
 
Pentraĵoj en Pázmáneum
 
 
Forno kaj pentraĵo en Pázmáneum
 
Kapelo en Pázmáneum
 
Kapelo en Pázmáneum
 
Kapelo en Pázmáneum
 
Kapelo en Pázmáneum

Pázmány en 1619 fondis seminarion en Hungara reĝlando, krome pli frue en 1618 li aĉetis domegon en Vieno por similaj celoj. Pro la tiamaj militiroj la viena seminario estis prokrastita, ĝi ekfunciis en 1624 kun permeso de Urbano la 8-a. La hungaraj jezuitoj faris ĉiujn servojn. En la sekva jaro Pázmány aĉetis pli grandan domegon kaj la seminario translokiĝis kaj funkciis plu ĝis 1900. Tamen estis interrompo: Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio) forprenis la domon, la studentoj devis studi plu en Hungario. En 1803 la origina stato estis restarigita. En 1900 nova domego estis konstruita por Pázmáneum fare de Győző Czigler, kie Pázmáneum funkcias senĉese ankaŭ nun. En la frua 1945 la svedoj oficiale deklaris la domegon protektata eklezia instituto, tial poste la Ruĝa Armeo lasis ĝin netuŝebla. Post la 2-a mondmilito alvenis rifuĝintoj el Hungario. En la frua hungara socialismo la diocezo ne povis financi la seminarion, tiam aŭstria dicezo financis ĝin. Spite tion en 1963 ĉesis la instruado. Ekde 1971 József Mindszenty vivis tie ekzile, poste ekzemple Otto von Habsburg vizitis lin. post jaroj ankaŭ László Lékai ofte tranoktiĝis en la domo. Ekde 2001 denove diocezo de Esztergom respondecas pri Pázmáneum.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas laŭ la trotuaro inter domoj. La Pázmáneum estas kvaretaĝa klasikisma palaco formanta U-formon, tial ĝi havas malgrandan internan korton kaj grandan malantaŭan ĝardenon. La konstruaĵo havas pli ol 50 ĉambrojn kaj belegan kapelon.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kapelo Sankta Koro de Jesuo (Pázmáneum).
 
La fondinto Péter Pázmány

Rektoroj (elekto) redakti

Instruistoj (elekto) redakti

Studentoj (elekto) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Elektitaj studentoj de Pázmáneum.

Fontoj redakti