György Schopper [djordj ŝoper], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schopper György estis hungara pastro, episkopo, kanoniko, profesoro. Liaj pseŭdonimoj estis Veteran kaj Scipio.

György Schopper
Episkopa blazono de György Schopper

György Schopper [1] naskiĝis la 9-an de marto 1819 en Pest (urbo). Li mortis la 10-an de aprilo 1895 en Hungara reĝlando en Rozsnyó (nuntempa Rožňava en Slovakio).

Biografio redakti

György Schopper frekventis mezlernejojn en Tata (Hungario), Nagyszombat kaj en sia naskiĝurbo, poste li plulernis en Pozsony, Pázmáneum (en Vieno), Pest. Li akiris diplomojn en Pest kaj Vieno. Post la pastriĝo li estis pastro en Pozsony, en 1846 li estis inspektoro en eklezia altlernejo en Vieno, post 2 jaroj li instruis en Esztergom, ekde 1855 li instruis en Reĝa Universitato de Pest. En la studjaro 1860 li estis elektita dekano, en la sekva jaro vicrektoro, en 1864 rektoro. Tiutempe li studvojaĝis al Habsburga Imperio, Germanio, Svislando, Italio, Francio, Britio. Li estis nomumita titulara kanoniko en 1866, post 2 jaroj kanoniko, en 1872 episkopo. Li ricevis titolon de la papo en 1888, li ricevis titolon reĝa interna sekreta konsilisto en 1891, krome li estis membro en la senato.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A nép hitélete Sziléziában (1858)
  • Beszéd, melyet a valódi tudomány főkellékeiről... (1865)
  • Sermones pastorales, quos dum gubernacula regiminis ecclesiastici capesseret... (1872)
  • Epistola Past. super abusibus in publica SS... (1880)

Fontoj redakti