András Balázs (pastro)
András BALÁZS [balAĵ] hungara/rumania hungara kanoniko, papa prelato, teologo, jurhistoriisto. Li naskiĝis en Kászonimpér la 18-an de novembro 1869 kaj mortis en Székesfehérvár la 25-an de januaro 1956.
András Balázs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de novembro 1869 en Imper |
Morto | 25-an de januaro 1956 (86-jaraĝa) en Székesfehérvár |
Tombo | Long Cemetery (en) , papi parcella |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Pázmáneum (–1892) |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto historiisto de juro |
Kariero
redaktiAndrás Balázs pristudis teologion en Pázmáneum de Vieno kaj li estis konsekrita en 1892. Li instruis en Braŝovo, Koloĵvaro. De 1903 li estis ĉefdekano-paroĥestro de Torda, de 1917 kanoniko de Gyulafehérvár, de 1930 papa prelato. Li agadis por konservado de hungaraj lernejoj en Transilvanio, kiun li reprezentis ankaŭ en Ĝenevo antaŭ la Ligo de Nacioj. Li estis unu el gvidantoj de Erdélyi Katolikus Akadémia, kunulaŭtoro de volumo Az erdélyi katolicizmus múltja és jelene (La pasinteco kaj prezento de transilvania katolicismo) (Dicsőszentmárton, 1925).
Verko
redakti- Adatok az erdélyi kisebbségek iskolavédelmi küzdelmeihez 1919-1929. (Kolozsvár, 1929).