János Prileszky [jAnoŝ prileski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Prileszky János estis hungara pastro, profesoro, monaĥo, eklezia verkisto. Lia nobela antaŭnomo estis prileszi.

Nobela blazono de familio Prileszky

János Prileszky [1] naskiĝis la 16-an de marto 1709 en Hungara reĝlando en la iama Prilesz, kiu nun estas vilaĝparto de Trenčianska Teplá en Slovakio. Li mortis la 21-an de oktobro 1790 en Trencsén (nuntempa Trenčín en Slovakio).

Biografio redakti

János Prileszky aliĝis al la jezuitoj en 1724 kaj li lernis en diversaj urboj de Supra Hungarujo. Li pastriĝis en 1737, li monaĥiĝis en 1742. Li instruis komence en Graz, poste en Vieno kaj Reĝa Universitato de Nagyszombat. Li estis rektoro en la studjaro 1760 en hungara katolika altlernejo en Vieno, poste en Universitato de Nagyszombat en la studjaroj 1768 kaj 1770 [2]. Li estis ankaŭ gvidanto de altlerneja presejo en Kassa inter 1765 kaj 1772. Pro ĉeso de la jezuita ordeno li aliĝis al la piaristoj en 1773.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Acta Sanctorum Hungariae (1743-44)
  • Tractatus theologicus de sacramentis (1753)
  • Theologicorum prologmenorum libri duo (1761)
  • S. Leonis I. papae cognomento magni opera omnia. 1-2 (1766-67)

Fontoj redakti