József Zsigmond Berényi

Barono József Zsigmond Berényi [joĵef ĵigmond berEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Berényi Zsigmond József (Lia nobela antaŭnomo estis karancsberényi [karanĉberÉnji]) (naskiĝis la 24-an de septembro 1694 en Hungara reĝlando en Bodok (nuntempa Dolné Obdokovce en Slovakio), mortis la 25-an de septembro 1748 en Pécs) estis hungara pastro, episkopo, abato, kanoniko.[1]

József Zsigmond Berényi
Pentraĵo pri József Zsigmond Berényi
Pentraĵo pri József Zsigmond Berényi
Persona informo
Naskonomo Berényi Zsigmond
Naskiĝo 27-an de septembro 1694 (1694-09-27)
en Bokod
Morto 25-an de septembro 1748 (1748-09-25) (53-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Pázmáneum • Kolegio Germana kaj Hungara
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo • politikisto
vdr
Blazono de József Zsigmond Berényi

Biografio redakti

József Zsigmond Berényi lernis en jezuita lernejo, poste en Pázmáneum, fine en Jezuita Universitato de Nagyszombat, kie li doktoriĝis el teologio. Li lernis ankaŭ en Romo inter 1715-1718, kie li pastriĝis. Pli frue en 1714 li iĝis abato. Liaj sekvaj ĉefaj postenojtitoloj estis:

  • kanoniko en Esztergom en 1719
  • vicdepartementestro, samtempe titulara episkopo en 1728
  • episkopo de Pécs en 1739 (la 65-a episkopo de la diocezo)
  • ĉefdepartementestro en 1740.

Li establis seminarion kun biblioteko (kiu estis ĝermo de Librejo Klimo) en Pécs. Li estis entombigita en Baziliko-katedralo de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo en Pécs.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • C. Sig. Berényi, eppus Mallensís, archidiaconus Neogradiensis, etc. officiose refert canonicana visitationem, quamproximo se suscepturum [2][rompita ligilo]

Memorigiloj redakti

  • puto malantaŭ la baziliko-katedralo

Fontoj redakti