Imre Perényi (kanoniko)
Barono Imre Perényi [perEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Perényi Imre estis hungara pastro, titulara episkopo, preposto, kanoniko. Lia nobela antaŭnomo estis perényi.
Imre Perényi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de marto 1746 en Vinohradiv |
Morto | 26-an de januaro 1823 (76-jaraĝa) en Trnava |
Alma mater | Pázmáneum • Kolegio Germana kaj Hungara |
Okupo | |
Okupo | pastro • teologa verkisto |
Imre Perényi [1] naskiĝis la 13-an de marto 1746 en Hungara reĝlando en Nagyszőllős (nuntempa Vinohradiv en Ukrainio). Li mortis la 26-an de januaro 1823 en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio).
Biografio redakti
Imre Perényi frekventis lernejojn en Nagyszombat kaj Vieno. En 1765 ki doktoriĝis. Inter 1766- 1769 li plulernis en Romo. Hejmenveninta li estis pastro en Galánta. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- kanoniko en 1774 en Szepes, post 2 jaroj en Esztergom
- titulara episkopo en 1787
- ĉefpreposto en 1806.
Baldaŭe longe li havis signifan postenon en diocezo en Esztergom.
Elektitaj publikaĵoj redakti
- ’’Köszöntő beszéd, midőn Szalai gróf…’’ (1762)?
- ’’Magyar ország Sz. Koronájának Buda várába Bécsből lett által vitele…’’ (1790)
- ’’Beszéd, mellyet midőn N. K. Nagy-Szombat’’ (1808)
- ’’A katholika hitnek rövid főczikkellyi’’ (1812); ankaŭ slovake