Ferenc Kazy

Ferenc KAZY [kazi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kazy Ferenc estis hungara pastro, monaĥo, profesoro, historiisto. Lia nobela antaŭnomo estis Kazy de Garam-Veszele. Lia frato estis János Kazy (jezuito).

Ferenc Kazy
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1695 (1695-04-07)
Morto 11-an de junio 1759 (1759-06-11) (64-jaraĝa)
Lingvoj latina
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Ferenc Kazy [1] naskiĝis la 7-an de aprilo 1695 en Hungara reĝlando en Léva (nuntempa Levice en Slovakio). Li mortis la 11-an de junio 1759 en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio redakti

Ferenc Kazy aliĝis al la jezuitoj en 1712 en Vieno. Li pastriĝis en 1725, post 5 jaroj li monaĥiĝis. Li akiris filozofian kaj teologian diplomojn. En 1739 li ekinstruis en Reĝa Universitato de Nagyszombat kaj ankaŭ en la seminario. En 1742 li estis rektoro de Pázmáneum, post jaroj lernejestro en diversaj katolikaj lernejoj en diversaj urboj. Krom la instruado li verkis signifajn historiajn studojn, foje li verkis poemojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Fasti Hungariae (1721)
  • Palatium regum Hingariae palatinorum virtutibus et meritis insigne (1722)
  • Suasoriae regum Hungariae (1728)
  • Historia regni Hungariae ab anno seculi decimi septimi primo, ad annum ejusdem-seculi trigesimum septimum (1737-1749)
  • Historia universitatis Tyrnaviensis societatis Jesu ... (1738)
  • Historia regni Hungariae... Tomus II. ab anno seculi decimi septimi trigesimo septimo... (1741)

Fontoj redakti