János Fortunat Lang

(Alidirektita el János Fortunát Lang)

János Fortunat Lang [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lang János Fortunat estis hungara juristo, teologo, kanoniko, pastro, abato, altlerneja instruisto.

János Fortunat Lang
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1771 (1771-11-30)
en Esztergom
Morto la 13-an de septembro 1829
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • universitata instruisto
vdr

János Fortunat Lang[1] naskiĝis la 30-an de novembro 1771 en Esztergom, li mortis la 13-an de septembro 1829 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio).

Biografio redakti

János Fortunat Lang maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis filozofion ekde 1792, ekde 1794 teologion en Pozsony. En 1798 li pastriĝis kaj li komencis la religian servon en Drégelypalánk. En la jaro 1801 li estis inspektoro (prefekto) en la seminario de Pozsony, poste li instruis 2 jarojn en alia seminario en Nagyszombat. En 1806 li ekinstruis en la Reĝa Universitato de Pest, kie li estis rektoro en 1816, baldaŭ dekano. Iom poste li estis rektoro de Pázmáneum, dekano de Universitato de Vieno, kanoniko de Esztergom, ekde 1821 abato.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Dissertatio inauguralis historico-juridica super... (1802)
  • Patrologia quam in ... universitate ... Pestiensi praelegit ... (1809)
  • Memoria celsiss. ac rev. Ernesti principis in Schwarzenberg, ... (1821)

Fontoj redakti

Referencoj redakti