György Foglár [djordj foglAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Foglár György estis hungara pastro, kanoniko, preposto, titulara episkopo. Lia nobela antaŭnomo estis tésai [tEŝai].

György Foglár
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1670 (1670-04-30)
en Čachtice
Morto 12-an de oktobro 1754 (1754-10-12) (84-jaraĝa)
en Eger
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
vdr
Domo de György Foglár en Eger

György Foglár [1] naskiĝis la 23-an de aprilo 1670 en Hungara reĝlando en Csejte (nuntempa Čachtice en Slovakio), li mortis la 12-an de oktobro 1754 en Eger.

Biografio redakti

György Foglár lernis en seminario de Esztergom, ekde 1694 li lernis en Pázmáneum, fine en Universitato de Vieno. Komence li estis pastro en Házasnénye, inter 1707-1710 en Pásztó. Li estis levita kanoniko en Eger en 1710, post 3 jaroj preposto, en 1718 titulara episkopo. En 1740 li fondis juran akademion en Eger (latine Foglarianum), post 5 jaroj li konstruis apartan domon por la Foglarianum. En 1754 li donacis parcelon por gimnazio, kiu konstruiĝis post jaroj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Hortus divinorum eloquiorum, pro facilitate concionatorum, perariumque in vinea domini evangelizantium perutilis (1723)
  • Ferculum vitae aeternae, seu veritas de reali praesentia Christi in eucharistia, ex argumentis et rationibus doctorum ortodoxae ecclesiae clarissimorum hactenus per adversarios nunquam solutis deducta (1725)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti