Pásztó
Hungaria urbo
Pásztó [pAstO] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Pásztó, kies administra centro estas.
Pásztó | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo (1984–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Poŝtkodo | 3060 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 8 545 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 118 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 55′ N, 19° 42′ O (mapo)47.91944444444419.697777777778Koordinatoj: 47° 55′ N, 19° 42′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 72,6 km² (7 260 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Pásztó [+] | |||||
Situo
redaktiPásztó situas en valo de Zagyva, laŭ fervojo kaj ĉefvojo Hatvan-Slovakio. Tiu valo estas strategia vojo al nordo. Salgótarján troviĝas 27, Gyöngyös 28, Hatvan 32, Budapeŝto 83 km.
Historio
redaktiEn 1190 oni fondis klostron. La komunumo iĝis kampurbo en 1298. La turkoj detruis la urbeton. En 1715 nova klostro, en 1867 fervojo al Budapeŝto konstruiĝis. Inter 1950-1983 la urbeto estis distriktejo kaj urbiĝis en 1984. Sur la sudaj deklivoj oni kultivas vinberon.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika paroĥa Preĝejo Sankta Laŭrenco (Pásztó)
- Kapelo Sankta Spirito (Pásztó)
- Preĝejo Mario Magdaleno (Pásztó)
- termala banejo
Famuloj
redaktiEn Pásztó naskiĝis:
- astronomo Pál Tittel
- István Kozma (futbalisto)
- filozofihistoriisto László Kisbali
- grafikisto Kálmán Csohány
- instruisto István Homor
- ĵurnalisto József Keszler
- kuracisto Gyöngyi Szabó
- politikisto Andrea Katalin Jancsó
- reĝisoro Ibolya Fekete.
En Pásztó mortis:
- muzikhistoriisto Benjámin Rajeczky.