Kálmán Csohány
Kálmán Csohány [ĉohAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csohány Kálmán estis hungara grafikisto, ilustristo, instruisto.
Kálmán Csohány | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Csohány Kálmán |
Naskiĝo | 31-an de januaro 1925 en Pásztó |
Morto | 2-an de aprilo 1980 (55-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ilustristo grafikartisto instruisto |
Kálmán Csohány [1] naskiĝis la 31-an de januaro 1925 en Pásztó, li mortis la 2-an de aprilo 1980 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiKálmán Csohány frekventis gimnazion en Salgótarján, poste li faris simpla laboristo, eĉ ministo. Li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1952. Liaj plej gravaj instruistoj estis Károly Koffán, Gyula Hincz, Sándor Ék kaj György Konecsni. En 1953 li debutis en ekspozicio. Ekde 1957 li kreis ankaŭ ceramikaĵojn en uzino de Hódmezővásárhely. Inter 1959-1961 li havis stipendion. Ekde 1959 ĝismorte li instruis en la belarta mezlernejo. Li kelkfoje laboris en Artistkolonio (Miskolc). Li ricevis premiojn inter 1964-1972. Li mortis en Budapeŝto, sed li estis entombigita en sia naskiĝurbo.
El solaj ekspozicioj
redakti- Venecia Bienalo (1964)
- Budapeŝto (1965, 1971, 1976, 1981, 1995)
- Vieno (1966)
- Miskolc (1969, 1972, 1980, 1986)
- Pásztó (1974, 1981)
- Teherano (1978)
- Hódmezővásárhely (1981)
El kolektivaj ekspozicioj
redakti- Arthalo Budapeŝto (1953, 1957)
- Miskolc (1957, 1961, 1970)
- Antverpeno (1958)
- Budapeŝto (1968, 1973)
Elektitaj grafikaĵoj
redakti- Bezárt kapuk (1964)
- Tojásszedő (1973)
- Cigánydalok-sorozat (1977)
Elektitaj ceramikaĵoj
redaktiLibroilustraĵoj
redaktiLibroj de Áron Tamási, Attila József, Lajos Áprily, Lajos Kassák, Gyula Illyés, Tibor Déry
Elektitaj disĉiploj
redaktiMemorigiloj
redakti- memormuzeo en Pásztó (1996)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-08-04 per la retarkivo Wayback Machine