István Tellinger
István Tellinger [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tellinger István estis hungara grafikisto, instruisto.
István Tellinger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 25-an de marto 1940 en ![]() |
Morto | la 17-an de julio 2008 en ![]() |
Okupo | |
Okupo | grafikartisto ![]() |

István Tellinger [1] naskiĝis la 25-an de marto 1940 en Munkács (Hungara reĝlando, nuntempa Mukaĉeve en Ukrainio), li mortis la 17-an de julio 2008 en Miskolc (Hungario).
Biografio
redaktiIstván Tellinger frekventis kutimajn (ne artajn) lernejojn, poste li faris diversajn laborojn. Liaj anoncoj al Belarta Altlernejo estis rifuzitaj, en la 1960-aj jaroj li aliĝis al grafika rondo en Miskolc. Lia majstro estis László Lukovszky, sed li lernis ankaŭ de Béla Kondor, Zoltán Lenkey kaj Kálmán Csohány. Ekde 1967 liaj desegnaĵoj aperis en gazetoj (ekzemple en Népszava), en la sama jaro li prezentis sin en ekspozicio. Li ŝatis krei akvafortojn, ksilografiaĵojn kaj linoleumografiaĵojn. Li instruis en mezlernejo. Liaj ekslibrisoj ricevis dufoje premiojn.
Elektitaj solaj ekspozicioj
redakti- Miskolc (1967, 1973, 1979, 1985, 1996)
- Pápa (1977)
- Budapeŝto (1978)
- Sátoraljaújhely (1986, 1992)
- Fertőd (1992)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
redakti- Miskolc (1967–73, 1979, 1984-1991, 1994)
- Arthalo Budapeŝto (1969, 1971, 2001)
- Budapeŝto (1970–1972, 1977, 1994)
- Eger (1970, 1984–1990)
- Katowice (1970)
- Salgótarján (1971–1987, 1991–1995)
- Keszthely (1975)
- Pécs (1980)
Elektitaj grafikaĵoj
redakti- Furcsa mesék I. (kolora tuĉo)
- Gondolatok I.II.III. (tuĉo)
- Káosz (seka nadlo)
- Figura (kolora tuĉo)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2019-01-27 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2019-01-27 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-01-28. Alirita 2019-01-27 .