Mukaĉevo

urbo en Ukrainio
(Alidirektita el Mukaĉeve)

Mukaĉevo (ukraine Мукачево [mukáĉevо] aŭ Мукачів [mukaĉiv], rutene Мукачово [mukaĉovo], ruse Мукачево [mukа́ĉevo], hungare Munkács [munkaĉ], slovake Mukačevo, jide MinkAĉ, germane MunkatschMunkatz, pole Mukaczewo, rumane MunceagMuncaci) estas urbo en Ukrainio, en Transkarpata provinco. Ĝi estas administra centro de Mukaĉeva Distrikto.

Mukaĉevo
ukraine Мукачево, rutene: Мукачoвo, ruse Мyкaчeвo, slovake Mukačevo, hungare Munkács, germane Munkatsch
urbo
Panoramo de Mukaĉevo
Oficiala nomo: Мукачево
Lando Ukrainio Ukrainio
Provinco Transkarpata provinco
Distrikto Mukaĉeva distrikto
Historiaj regionoj Ung, Karpata Rutenio
Rivero Latorica
Situo Mukaĉeve
 - alteco 120 m s. m.
 - koordinatoj 48° 26′ 43″ N 22° 43′ 02″ O / 48.44528 °N, 22.71722 °O / 48.44528; 22.71722 (mapo)
Areo 27,89 km² (2 789 ha)
Loĝantaro 95 000 (2008)
Denseco 3 406,24 loĝ./km²
Fondita 896
Primatoro Zoltán Lengyel
Horzono MET (UTC+2)
 - somera tempo MET (UTC+3)
Poŝtkodo 89600
Telefona antaŭkodo +380 3131
KOATUU 2110400000
Situo de Mukaĉeve enkadre de Ukrainio
Situo de Mukaĉeve enkadre de Ukrainio
Situo de Mukaĉeve enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Transkarpata provinco
Situo enkadre de Transkarpata provinco
Situo enkadre de Transkarpata provinco
Vikimedia Komunejo: Mukacheve
Retpaĝo: www.city.mukachevo.net
Panoramo de Mukaĉeve

Situo redakti

La urbo situas centre de Transkarpata provinco apud rivero Latorica, ĉe renkontiĝo de ebenaĵo kaj montoj, laŭ fervojo Ĉop-Strij, ĉefvojoj estas al Uĵhorodo, Ĥust (Ukrainio) kaj Lviv.

Historio redakti

La loko estis loĝata dum la neolitiko kaj ferepoko, poste alvenis keltoj, slavoj kaj, fine, hungaroj okupintaj la regionon en 895. La unua skriba mencio devenis 1138, sed pli frue Sankta Ladislao tie venkis la kumanojn en 1085. La tataroj en 1241 faris senhoma la komunumon.

Poste precipe rumanoj alvenis kaj en 1359 rutenoj. Tiutempe oni konstruis novan fortikaĵon. La loko ricevis rangojn urbo en 1378, kampurbo en 1427, libera urbo en 1445. En la 16-a kaj 17-a j.c.-oj pro disfalo de Hungario la urbo apartenis al princlando Transilvanio. La poloj detruis la urbon en 1657. Ilona Zrínyi (zrinji) defendis la fortikaĵon kontraŭ aŭstroj dum 1686-1688. En 1703 Francisko Rákóczi la 2-a malvenkis de Habsburgoj, sed en la sekva jaro sukcese okupis la fortikaĵon. En 1834 incendio okazis. La hungara armeo en 1848 venkis la aŭstrojn. En la 19-a jarcento la urbo estis distriktejo.

 
Latorica ĉe Mukaĉeve

Vidindaĵoj redakti

Vidindaĵoj estas fortikaĵo, kastelo de Rákóczi, klostro, katolikaj kaj kalvinana preĝejoj, kapelo, urbodomo el 1901.

Famuloj redakti

Ĝemelurboj redakti

Vidu ankaŭ redakti