Ottó Spenik [ŝpenik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Spenik Ottó estas ukrainia hungara fizikisto, profesoro, membro de Ukraina Nacia Scienca Akademio (1997), ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (1998).

Ottó Spenik [1] naskiĝis la 14-an de julio 1938 en Munkács (nuntempa Mukaĉeve en Ukrainio).

Biografio redakti

Ottó Spenik frekventis universitaton en Uĵhorodo ricevinta diplomon en 1961. Li doktoriĝis en 1975. Inter 1979-1982 li nur instruis en la universitato, sed en la ceteraj tempoj li ankaŭ instruis krom la esplorado. Ekde 1992 li estas direktoro de fizika esplora instituto en Uĵhorodo. Li okupiĝas pri fizikaj statoj de elektronoj, jonoj, atomoj. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filojn.

Fontoj redakti