Géza Bornemisza (ministro)

Géza Bornemisza [bornemisa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bornemisza Géza estis hungara inĝeniero, parlamentano, ministro.

Géza Bornemisza
Persona informo
Naskiĝo 20-an de decembro 1895 (1895-12-20)
en Mukaĉeve
Morto 4-an de junio 1983 (1983-06-04) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Parencoj Sándor Koch
Okupo
Okupo politikisto • maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

Géza Bornemisza [1] Arkivigite je 2014-12-17 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 28-an de decembro 1895 en Hungara reĝlando en Munkács (nuntempa Mukaĉeve en Ukrainio). Li mortis en 1983 kiel forgesita homo.

Biografio redakti

Géza Bornemisza frekventis gimnazion en Debrecen, poste li plulernis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, kiun li interrompis pro la 1-a mondmilito. Post la milito li finlernis la universitaton, poste li restis tie por instrui. Post jaroj li havis postenon en industria laborejo. En 1935 li iĝis ministro, poste li estis elektita parlamenta deputito. Dum la nazia erao li kaŝiĝis. Post la 2-a mondmilito kelkfoje li estis arestita, fine en 1953 li estis deportita, dume li rajtis labori simplajn laborojn. Post la Hungara revolucio de 1956 li estis false akuzita kaj kondamnita.

Fontoj redakti