László Ferencz (aktoro)

László Ferencz [lAslO ferenc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ferencz László estis hungara aktoro, pantomimisto, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Ferenc.

László Ferencz
Persona informo
Naskiĝo la  11-an de julio 1923(nun 1923-07-11)
en Ĉeĥoslovakio Mukačevo (Ĉeĥoslovakio)
Morto la 18-an de majo 1981
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoro • mimo
vdr

László Ferencz[1][2] naskiĝis la 11-an de julio 1923 en Mukačevo (Ĉeĥoslovakio, nuntempa Mukaĉeve en Ukrainio), li mortis la 18-an de majo 1981 en Budapeŝto (Hungario).

Biografio redakti

László Ferencz apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1950. Lia ĉefinstruisto estis Zsuzsa Simon. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro Madách, samtempe li restis en la altlernejo kiel asistanto. Ekde 1954 li estis nur aktoro de Operetoteatro (Budapeŝto), poste al aliaj ĉefurbaj teatroj ĝis sia morto. Li ofte havis filmajn roloj, krome li lernis pli frue pantomimon en Parizo de fr:Jean-Louis Barrault, poste li ne nur ludis, sed instruis ĝin en lernejo pri cirkistoj.

Liaj teatraj roloj (elekto) redakti

Liaj kinaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Szabóné (1949)
  • Hintónjáró szerelem (1954)
  • Égrenyíló ablak (1959) – merkata vendisto
  • A pénzcsináló (1964) – advokato
  • Nem élhetek muzsikaszó nélkül (1978)
  • Suli-buli (1982) - instruisto
  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Mischa Auer[3]

Liaj televidaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Háry János (1962) – barono Ebelasztin
  • Floris von Rosemund (1975) – Barend von Hackfort
  • Mese az ágrólszakadt igricről (1981) – Nagy tudor

Fontoj redakti

Referencoj redakti