Csaba Ecsedy
Csaba Ecsedy [ĉaba eĉedi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ecsedy Csaba estis hungara etnografo, muzeologo, lingvisto, etnologo. Lia avo estis Antal Margittai.
Csaba Ecsedy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 25-an de aprilo 1942 en Hungara reĝlando Munkács |
Morto | la 4-an de junio 1995 en Hungario Budapeŝto |
Alma mater | ELTE Faculty of Humanities |
Familio | |
Frat(in)o | Ildikó Ecsedy |
Parencoj | Antal Margittai |
Okupo | |
Okupo | etnografo • etnologo • Africanist |
Csaba Ecsedy[1] naskiĝis la 25-an de aprilo 1942 en Munkács (Hungara reĝlando, nuntempa Mukaĉeve en Ukrainio), li mortis la 4-an de junio 1995 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Csaba Ecsedy estis edukita en sia naskiĝurbo, sed en 1945 la familio translokiĝis al Budapeŝto pro alveno de la Ruĝa Armeo. Li maturiĝis en gimnazio en 1960, poste li akiris pedagogian-etnografian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1967, en la sekva jaro li doktoriĝis. Inter 1967–1979 li estis muzeologo en etnografia muzeo, kie li specialiĝis pri Afriko, sed ekde 1976 li ankaŭ prelegis en la universitato. En la 1970-aj jaroj li kolektis materialojn en Sudano kaj Ganao. Ekde 1979 li laboris en lingvistika instituto ĝismorte. Lia kandidatiĝo (CSc) estis akceptita jam postmorte en 1996. Li specialiĝis pri la antaŭkolonia periodo de Afriko. Li ricevis premion inter 1974.
Elektitaj kontribuoj redakti
- A tradicionális állam sajátosságai Fekete-Afrikában. (disertaĵo, 1968)
- An Unknown People of The Sudan. (1973)
- Termelési viszonyok és tradicionális állam Fekete-Afrikában. (disertaĵo, 1973)
- Magyra László. – Teleki Sámuel. – Torday Emil. (2 volumoj, 1978)
- Hagyományos kultúra a mai Fekete-Afrikában. (1985, angle post 2 jaroj)
- A szudáni burun nyelv rendszeréről. (1992)
- Burun tanulmányok. Fejezetek egy szudáni törzs néprajzából. (disertaĵo, 1994)
- A díszítés, a zene és a tánc jelentése egy afrikai népnél. A szudáni burunok gondolkodásáról. (2001)
Elektitaj tradukaĵoj redakti
- Malinowski, Bronislaw: Baloma. (kuntradukisto, 1972)
- Garlake, Peter: Afrikai királyságok. (1988)
- Dahrendorf, Ralf: A modern társadalmi konfliktus. (1994)
- Josikava Eidzsi: Muszasi. A szamuráj útja. (4 volumoj, kuntradukisto, 1993–1995, 2-a eldono: 2006–2008).
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM98064 hungarlingva datenaro de muzeo