Miklós Tóth (episkopo)

Miklós Tóth [miklOŝ tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Miklós estis hungara grekokatolika pastro, episkopo, kanoniko, profesoro, instruisto. Miklós Tóth [1] Arkivigite je 2016-06-01 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1833 en Hungara reĝlando en Munkács (nuntempa Mukaĉeve en Ukrainio). Li mortis la 21-an de majo 1882 en Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio).

Miklós Tóth
dioceza episkopo
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1833 (1833-08-10)
en Mukaĉeve
Morto 21-an de majo 1882 (1882-05-21) (48-jaraĝa)
en Prešov
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • instruisto • romkatolika diakono • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Miklós Tóth pastriĝis en 1857, post 3 jaroj li doktoriĝis el teologio en Reĝa Universitato de Pest. En 1860 li komencis instrui teologion en Ungvár. En 1872 li ekinstruis en la menciita universitato, en la sekva jaro li atingis la eklezian titolon kanoniko. En 1876 li estis nomumita episkopo de Eperjes. En 1880 li fondis seminarion en Eperjes. Li malpermesis la barbon por siaj pastroj, tial li estis denuncita en Romo. Li strebis fondon de episkopejo en Hajdúdorog.

Fontoj redakti