András Halász

hungara mininĝeniero

András Halász [andrAŝ halAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halász András estis hungara inĝeniero pri minado, profesoro.

András Halász
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1890 (1890-12-17)
en Mukaĉeve
Morto 7-an de marto 1975 (1975-03-07) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo mininĝeniero
vdr

András Halász [1] naskiĝis la 17-an de decembro 1890 en Hungara reĝlando en Munkács (nuntempa Mukaĉeve en Ukrainio). Li mortis la 7-an de marto 1975 en Budapeŝto.

Biografio redakti

András Halász frekventis akademion en Selmecbánya, sed la lernadon interrompis la 1-a mondmilito. Inter 1918 kaj 1923 li laboris en Transilvanio, kiu jam apartenis al Rumanio. Li akiris diplomon en altlernejo en Sopron en 1923. Inter 1924 kaj 1941 li estis ĉefinĝeniero en Jugoslavio en minejo pri kuproj, poste li revenis al Norda Transilvanio, kiu tiam apartenis al Hungario. Post la 2-a mondmilito li partoprenis en establo de la hungara aluminia industrio, ekde 1950 li laboris en esplora instituto. En 1953 li kandidatiĝis, en la sama jaro li ricevis premion Kossuth. Li foje instruis en Pezindustria Teknologia Universitato, Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, Kemia Universitato de Veszprém. Li multe okupiĝis pri manganoj de Úrkút.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Az ércek útja a bányától a kohóig (Vojo de la ercoj de la minejo ĝis la fandejo), (1952)
  • Az érc- és ipariásvány előkészítés nemzetközi fejlődése és a hazai eredmények (1959)
  • Haza ipari ásványok előkészítésének jelenlegi állása és fejlesztésének iránya (1960)

Fontoj redakti