Artistkolonio (Miskolc)

La Artistkolonio en Miskolc estas signifa artista kolonio en urbo Miskolc.

La artistkolonio en 2010

Historio redakti

En Miskolc en la 19-a jarcento kaj iam poste ĉiam vivis pentristoj kaj aliaj artistoj, sed ili vivis aparte. Depost la 1-a mondmilito Dezső Meilinger en 1919 establis lernejon por 56 pentristoj. Komence oni lernis en la katolika gimnazio, poste oni luis estintan medicinan domon. En la sekva jaro okazis la unua ekspozicio en la urbo. El la lernejo kreskiĝis la artistkolonio en 1921. La Reĝa Belarta Altlernejo aĉetis la domon kaj aranĝis ĉiusomere kursojn. La unua instruisto estis Ágost Benkhard. Escepte la somerojn Dezső Meilinger instruis plu. Stilo de la kolonio konvenis al la prestiĝa Artistkolonio (Nagybánya). Ágost Benkhard instruis ĝis 1937, poste Rezső Burghardt kaj Kálmán Csabai. Post la 2-a mondmilito Sándor Várady reestablis la kolonion. En 1955 Gyula Feledy, Béla Kondor, János Kass, Károly Reich, László Lukovszky grafika grupo formiĝis. En 1958, poste post 2 jardekoj urbestraro de Miskolc konstruigis pliajn artistajn loĝejojn. En 1975 la Altlernejo rezignis pri la domo, poste en la ĉambroj artistoj loĝis. pli malofte ankaŭ eksterlandaj artistoj alvenas.

 
Pli novaj artistaj loĝejoj en Miskolc

Elektitaj membroj redakti

Fontoj redakti