Kálmán Csabai
Kálmán Csabai [ĉabai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csabai Kálmán estis hungara pentristo, instruisto.
Kálmán Csabai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Csabai Kálmán |
Naskiĝo | la 25-an de junio 1915 en Csáktornya (Hungara reĝlando) |
Morto | la 13-an de majo 1992 en Miskolc (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1933–1938) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Kálmán Csabai [1] naskiĝis la 25-an de junio 1915 en Csáktornya (Hungara reĝlando, nuntempa Čakovec en Kroatio), li mortis la 13-an de majo 1992 en Miskolc.
Biografio
redaktiKálmán Csabai lernis en Jászberény kaj Szarvas, poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1938. Dum la studentaj jaroj li estis ankaŭ asistanto en la altlernejo. Lia plej grava instruisto estis Ágost Benkhard. Somere li pentradis en Artistkolonio (Miskolc), kie li lernis de Rezső Burghardt. Ekde 1938 li vivis en Miskolc, kie li instruis ĝis la emeritiĝo en 1975. Ekde 1951 li gvidis la artistkolonion kaj li estis ankaŭ motoro de la urba arta vivo. Li ricevis premiojn inter 1938–1975.
El solaj ekspozicioj
redakti- Miskolc (1961, 1964, 1968, 1979, 1993)
- Veszprém (1970)
- Pécs (1972)
- 1977 – Szeged
- Budapeŝto (1981)
- Nyíregyháza (1983)
El grupaj ekspozicioj
redakti- Miskolc (1941, 1950, 1954, 1955, 1956, 1969, 1983)
- Budapeŝto (1952)
- Arthalo Budapeŝto (1954)
- Eger (1968)
- Tokaj (1983)
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Kossuth-díjas vájár
- Illegális plakátragasztók
- Krumpliszedők (1973)
- Virágcsendélet (vidu la bildon!)
- Ősz
- Asztali csendélet
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-03-25 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-03-25 per la retarkivo Wayback Machine