Čakovec
Čakovec (hungare Csáktornya, germane Tschakturn) estas urbo kaj samtempe municipo en Kroatio, en distrikto Međimurje. La loknomo devenas de historia hungara familia nomo Csák (ĉAk).
Čakovec | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Kroatio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 40000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 27 122 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 353 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 23′ N, 16° 26′ O (mapo)46.38333333333316.433333333333Koordinatoj: 46° 23′ N, 16° 26′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 164 m [+] | ||||
Areo | 76,9 km² (7 690 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Čakovec [+] | |||||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 15 km²
- Aŭtokodo: ČK
- Loĝantaro: 15800
- Poŝtkodo: 40000
- Telefonprefikso: (+385) 040
Situo
redaktiČakovec situas sur mildaj deklivoj, inter Mura kaj Dravo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Zagrebo.
Historio
redaktiFortikaĵo konstruiĝis en la 13-a jarcento, kiun la aŭstroj okupis en 1270, en 1328 la hungaroj reokupis ĝin. Poste en 1437 la fortikaĵo apartenis al historia familio Cillei, ekde 1546 al familio Zrinski. Tiutempe la regiono estis fronto inter turkoj kaj aŭstroj-hungaroj-kroatoj. La fortikaĵo pligrandiĝis. Tie vivis kaj mortis poeto Nikola Zrinski en 1664. Petar Zrinski tie komplotis kontraŭ Habsburgoj en 1671. Kiam li estis en Vieno, aŭstroj kaptis la okazon kaj detruis "Tschakturn". Post la turka erao la fortikaĵo iĝis kastelo, eĉ sukerofabriko, nun muzeo. En 1848 la hungara armeo venkis armeon de banuso Josip Jelačić. En 1910 loĝis en Csáktornya 5213 homoj (2433 hungaroj, 2404 kroatoj kaj 251 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Zala (reĝa departemento), poste ĝi apartenis al Jugoslavio, fine al Kroatio, escepte inter 1941-1945, kiam ĝi rehungariĝis.
Ĝemelurboj
redaktiFamuloj
redakti- Nikola Zrinski, militisto, ŝtatestro, poeto kaj banuso de Kroatio
- Petar Zrinski, banuso de Kroatio
- Magda Jóború, hungara bibliotekestro
- Ede Egan, agrikultura fakulo naskiĝis en 1851
- János Despotovich kaj Leó Grész, monaĥoj
- István Zadravecz, hungara episkopo
- Dénes Zakál, hungara komponisto
- Kálmán Csabai, hungara pentristo
Esperanto
redaktiEn Čakovec okazis en jaro 2009 Mojosa Internacia Renkontiĝo.
Komunumoj pri torony (= turo) (ankaŭ deklinacie) en Hungara reĝlando
redaktiBántornya | Csáktornya | Féltorony | Dunatorony |
Simontornya | Tornya | Tornyos | Tornyosnémeti |
Tornyospálca | Torony | Toronya |