Torony (toronj) estas unuigita vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Szombathely. La vilaĝo estas germane Dienling, kroate Tumice. La nomo signifas hungare: turo. Ŝajnas, tie estis loĝoturo aŭ sentinela turo.

Panoramo de Torony

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Torony situas survoje de Szombathely al limpasejo de Aŭstrio, krome survoje al la montoj.

Historio redakti

Ĉi tie oni trovis objektojn el la neolitiko kaj bronzepoko. Antaŭ la romianoj keltoj loĝis tie. La romianoj akvodukton faris al Savaria (Szombathely). En 1950 vilaĝo Ondód aliĝis al Torony.

Vidindaĵoj redakti

Komunumoj pri torony (= turo) (ankaŭ deklinacie) en Hungara reĝlando redakti

Bántornya Csáktornya Féltorony Dunatorony Simontornya Tornya
Tornyos Tornyosnémeti Tornyospálca Torony Toronya