Tureň
Tureň [turenj], hungare Zonctorony [zonctoronj] estas malgranda unuigita vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Senec.
Bazaj informojRedakti
- Areo: 5 km²
- Supermara alteco: 126 m
- Loĝantaro: 910
- Poŝtkodo: 903 01
- Aŭtokodo: SC
- Telefonprefikso: 02
SituoRedakti
Tureň situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ rojo. Senec troviĝas nur 3 km-ojn.
HistorioRedakti
Vilaĝo Dunatorony estis unue menciita en la jaro 1252. En 1910 loĝis en Dunatorony 202 homoj, en la najbara Zonc 240, (en ambaŭ plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon ili apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Senc, poste al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝoj rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Zonc kaj Dunatorony en 1943 unuiĝis. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Tureň 842 homoj, (648 hungaroj, 189 slovakoj kaj aliaj).
VidindaĵoRedakti
Komunumoj pri torony (= turo) (ankaŭ deklinacie) en Hungara reĝlandoRedakti
Bántornya | Csáktornya | Féltorony | Dunatorony | Simontornya | Tornya |
Tornyos | Tornyosnémeti | Tornyospálca | Torony | Toronya |
Eksteraj ligilojRedakti
FontojRedakti
- slovaka, angla kaj hungara Vikipedioj