Tornjoŝ, serbe Торњош, slave Tornjoš, hungare Tornyos estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Banato (tamen geografie en regiono Baĉka), en municipo de Senta.

Tornjoŝ situas en la mapo en la verda municipo

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Tornjoŝ situas sur ebenaĵo, Senta troviĝas 20, Subotica 28 km-ojn for.

Historio redakti

La plej frue sarmatoj vivis tie. Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. La unua mencio devenis el 1479. Post la turka erao la regiono rekte apartenis al Habsburga Imperio laŭ nomo limgardada zono, dume diversaj popoloj alvenis al la senhomaj lokoj kaj vivis en farmoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj iĝis parto de Hungario ĝis 1944. En 2002 loĝis en Tornjoŝ 1766 da homoj, (hungaroj 1452 (82 %), ciganoj 256 (15 %), serboj 23 (1 %) kaj aliaj).

Vidindaĵo redakti

Famulo redakti

Komunumoj pri torony (= turo) (ankaŭ deklinacie) en Hungara reĝlando redakti

Bántornya Csáktornya Féltorony Dunatorony Simontornya Tornya
Tornyos Tornyosnémeti Tornyospálca Torony Toronya