Magda Jóború, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Jóború Magda estis hungara bibliotekisto, politikisto, altlerneja instruisto, parlamentano, subministro. Ŝia dua edzo estis Miklós Ajtai (kemiisto), tiam ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Ajtai Miklósné.

Magda Jóború
Persona informo
Naskiĝo la  1-an de oktobro 1918(nun 1918-10-01)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Csáktornya
Morto la 19-an de marto 1982
en  Hungario Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato Eötvös Loránd
Familio
Edz(in)o Miklós Ajtai
Okupo
Okupo politikistobibliotekistoinstruisto
vdr

Magda Jóború[1] naskiĝis la  1-an de oktobro 1918(nun 1918-10-01) en Csáktornya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Čakovec en Kroatio), ŝi mortis la 19-an de marto 1982 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Magda Jóború estis edukita en Kunszentmiklós, kie ŝi maturiĝis en gimnazio en 1936, poste ŝi akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1941, post 2 jaroj ŝi doktoriĝis samloke. Inter 1941–1946 ŝi instruis en gimnazio de Mezőtúr, sed en 1945 ŝi aliĝis al la komunistoj, iom poste ŝi finis duonjaran partian lernejon. Inter 1947–1953 ŝi estis parlamenta deputito, ankaŭ subministro (1950–1958). En 1957 ŝi finis partian altlernejon, poste inter 1958-1982 ŝi estis bibliotekestro (escepte la jaron 1967), krome inter 1963–1972 ŝi estis docento en Scienca Universitato Loránd Eötvös. En 1959 ŝi estis aspiranto, ŝi kandidatiĝis (CSc) en 1962 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Jam ekde 1954 ĝis sia morto ŝi partoprenis en laboro de Unesko, dum ŝi havis postenojn. Ŝi edziĝis dufoje, depost morto de la dua edzo ŝi mortigis sin. Ŝi ricevis premiojn inter 1948-1975, el kio menciindas premio Kossuth kaj ormedalo de Unesko.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Akadémiai drámai pályaművek (disertaĵo, 1942)
  • Fasizmus és a második világháború (gvidlibro, 1947)
  • Egy szovjet pedagógus – N. K. Goncsarov – útmutatásai (1953)
  • A magyar köznevelés jelenlegi szervezete és problémái (1958)
  • A középiskola szerepe a Horthy-korszak művelődéspolitikájában (monografio, ankaŭ disertaĵo, 1963)
  • A kapitalista országok közoktatásügye 1918-tól napjainkig (monografio, 1964)
  • A köznevelés a Horthy-korszakban. Alsó- és középfokú oktatás. (monografio, 1972)
  • Gondolatok a gimnáziumról (1980)

Fontoj redakti

Referencoj redakti