Kunszentmiklós
Kunszentmiklós [kunsentmiklOŝ] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Kunszentmiklós, kies centro estas. La loknomo signifas: kumana Sankta Nikolao.
Kunszentmiklós | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 6090 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 8 244 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 48 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 2′ N, 19° 7′ O (mapo)47.02638888888919.122777777778Koordinatoj: 47° 2′ N, 19° 7′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 172,11 km² (17 211 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Situo Redakti
Kunszentmiklós situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Budapeŝto-Beogrado. Tass troviĝas 8, Örkény 32, Kecskemét 53, Budapeŝto 61 km.
Historio Redakti
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko, bronzepoko. Antaŭ la hungaroj vivis tie keltoj, sarmatoj kaj avaroj. Reĝo Adalberto la 4-a donacis terojn al kumanoj inter riveroj Danubo kaj Tiso. Ili fondis la urbon kaj poste omaĝis al la turkoj. Post la liberiĝo de turkoj la loĝantaro devis aĉeti la aŭtonomion pri "Malgranda Kunanujo", tio signifis en la praktiko ankaŭ nobelrajton. En 1794 la setlejo iĝis kampurbo ĝis 1876, poste grandvilaĝo, dume inter 1867-1956 distriktejo. En 1870 la fervojo ekfunkciis, en 1876 ĉesis la aŭtonomio. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno.
Vidindaĵoj Redakti
- Preĝejo Sankta Nikolao (Kunszentmiklós)
- Kalvinana preĝejo (Kunszentmiklós)
- Urbodomo de Kunszentmiklós
Famuloj Redakti
En Kunszentmiklós naskiĝis:
- aktoro Lina Nikó
- Ferenc Baráth (instruisto)
- kajakisto János Rátkai
- kemiisto Gábor Bernáth
- matematikisto Tamás Varga
- pentristoj Károly Cserna kaj Balázs Diószegi
- verkisto Domokos Varga
- literaturhistoriisto Gábor Tolnai.
En Kunszentmiklós mortis: