Gábor Bernáth [bernAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bernáth Gábor estis hungara kemiisto, profesoro, membro de Suomia Scienca Akademio (1992).

Gábor Bernáth

Gábor Bernáth [1] naskiĝis la 19-an de septembro 1933 en Kunszentmiklós. Li mortis la 1-an de oktobro 2009 en Szeged.

Biografio redakti

Gábor Bernáth frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1957. Post siaj studoj li instruis samloke ĝis 1979. Li doktoriĝis en 1962, li kandidatiĝis en 1967, li doktoriĝis el kemiaj sciencoj en 1974. Li estis katedrestro en la kemia instituto inter 1979 kaj 1998, poste universitata profesoro ĝis 2003. En tiuj jardekoj okazis interrompoj, tiam li plurfoje estis gastoesploristo aŭ gastoprofesoro eksterlande. En 2003 li emeritiĝis. Li okupiĝis pri sintezo de heterociklaj kombinaĵoj, li havis 23 patentojn pri medikamentoj. Li ricevis premiojn aŭ medalojn inter 1989 kaj 2007.

Fontoj redakti