Tamás Varga

hungara matematikisto

Tamás Varga [tamAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Tamás (naskiĝis la 3-an de novembro 1919 en Kunszentmiklós, mortis la 1-an de novembro 1987 en Budapeŝto [1]) estis hungara instruisto, matematikisto, profesoro. Liaj fratoj estis Balázs Vargha (bibliotekisto) kaj Domokos Varga.

Tamás Varga
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1919 (1919-11-03)
en Kunszentmiklós
Morto 1-an de novembro 1987 (1987-11-01) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Frat(in)oj Domokos VargaBalázs Vargha
Edz(in)o Ágnes Binét
Okupo
Okupo matematikisto • gimnazia instruisto
vdr

Biografio redakti

Tamás Varga frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös, sed li lernis 3 duonjarojn ankaŭ en Pizo (Italio). En 1943 li soldatiĝis, dum la nazia erao li savis judojn. Post la 2-a mondmilito li instruis en sia naskiĝurbo, poste en Szeged. En 1947 li laboris jaron en ministerio pri religio kaj eduko, poste en instituto li havis postenon. En 1950 lia statuso ĉesis, inter 1951 kaj 1963 li instruis en la menciita universitato, poste li laboris en la tutlanda pedagogia instituto. En 1957 li komencis okupiĝi pri populara kaj moderna instruado de matematiko. Li prelegis pri la nova metodo ekzemple en Brazilo, Usono, Italio. En 1975 li akiris sciencan gradon CSc antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis 6 hungarajn premiojn inter 1954-1985, post la morto en 2012 izraelan premion pri Justuloj inter la popoloj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Népszerű algebra (Populara algebro), (1954)
  • Matematikai logika kezdőknek 1-2. (Matematika logiko por komencantoj), (1960, 1964, 1966, 1969)
  • Teaching School Mathematics (1971) - kun iu alia
  • Játsszunk matematikát! 1- 2. (Ni ludu matematikon), (1972-1973, 1974, 1976) - tradukita al pluraj lingvoj
  • Les probabilités á l`école (1975) - kun iu alia

Fontoj redakti