Skorenovac, serbe Скореновац, hungare Székelykeve [sEkejkeve], germane Skorenowatz estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Kovin.

Panoramo de Skorenovac

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Skorenovac situas proksime de Danubo. Kovin troviĝas 6, Panĉevo 30, Beogrado 46 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1412 laŭ latina formo "Zkorenovetz Terra". Fine de la 19-a jarcento hungaroj el trans Karpatoj, germanoj kaj bulgaroj refondis la vilaĝon. En 1888 inundo okazis. En 1910 vivis en Székelykeve 4541 homoj en 685 domoj (hungaroj 73 %, germanoj 12 %, serboj 1 %). Ĝis 1918 ĝi apartenis al Hungara reĝlando, al Temes (reĝa departemento), al distrikto de Kevevára. Poste Skorenovac apartenis al estonta Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Inter 1941-1944 la germana armeo okupis la vilaĝon.

En 2002 loĝis 2 574 homoj (2232 (87 %) hungaroj, 141 serboj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti