Fertőszentmiklós
Fertőszentmiklós [fertosentmikloŝ] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en la regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Sopron. En la hungara lingvo la nomo signifas Fertő-Sankta Nikolao.
Fertőszentmiklós | |||
urbo | |||
|
|||
Areo | 39 km² (3 900 ha) | ||
---|---|---|---|
Loĝantaro | 3 880 | ||
Poŝtkodo | 9444 | ||
Telefona antaŭkodo | 99 | ||
Vikimedia Komunejo: Fertőszentmiklós | |||
Retpaĝo: www | |||
Situo
redaktiFertőszentmiklós situas sur ebenaĵo laŭ la ĉefvojo inter Győr kaj Sopron, tie komenciĝas flankovojo al Kőszeg, laŭ la fervojo Sopron-Győr, fine eliĝas fervojo ankaŭ al Pamhagen (hungare Pomogy).
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1228 en formo Terra Neweg. La vilaĝo preskaŭ senhomiĝis post la tatara invado en 1241. En la 15-a jarcento ĝi iĝis kampurbo. Dum la 19-a jarcento formiĝis 2 vilaĝoj Szentmiklós kaj Szerdahely. La grandvilaĝo urbiĝis en 2008. Fertőd troviĝas 6, Kapuvár 13, Sopron 26, Csorna 30, Kőszeg 39, Győr 62, Budapeŝto 182 km.
Vidindaĵoj
redakti- kasteloj de Széchenyi kaj de Bezerédy
- Preĝejo de Sankta Nikolao (Fertőszentmiklós)
- pilgrimloka Kapelo Sepdolora Dipatrino (Fertőszentmiklós) de 1903
- Skulptaĵoj pri Dipatrino kaj Petőfi
Famuloj
redakti- En Fertőszentmiklós naskiĝis:
- ĉefepiskopo Csaba Ternyák
- plibonigisto József Gergácz.
- En Szerdahely (iam ekstra parto de Fertőszentmiklós) naskiĝis politikisto István Bezerédj.
Ĝemelurboj
redakti- Pleidelsheim, Germanio (1994)
- Leopoldov, Slovakio (2003)
Komunumoj pri Sankta Nikolao en Hungara reĝlando
redaktiFontoj
redakti- distancoj Arkivigite je 2015-12-22 per la retarkivo Wayback Machine