Ernő Kunt, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kunt Ernő estis hungara pentristo, grafikisto, instruisto.

Ernő Kunt
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1920 (1920-01-26)
en Sopron
Morto 5-an de aŭgusto 1994 (1994-08-05) (74-jaraĝa)
en Miskolc
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Ernő Kunt (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
artisto
grafikartisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Ekstera murpentraĵo en Miskolc de Ernő Kunt

Ernő Kunt [1] naskiĝis la 26-an de januaro 1920 en Sopron, li mortis la 5-an de aŭgusto 1994 en Miskolc.

Biografio

redakti

Ernő Kunt akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo en 1943. Liaj plej gravaj instruistoj estis István Szőnyi kaj Nándor Lajos Varga. Li ekspoziciis jam dum la studentaj jaroj. Post siaj studoj li instruis en gimnazio en Ózd. En 1960 li ricevis atelieran loĝejon en Artistkolonio (Miskolc), kie li pentradis ĝismorte. Li ofte kreis kolorajn ksilografiaĵojn. Li studvojaĝis al Eŭropo, Tunizio, Centra Azio, Meksiko, Peruo. Li ricevis premiojn inter 1959-1992.

El solaj ekspozicioj

redakti
  • Budapeŝto (1958, 1965, 1985, 2005)
  • Miskolc (1969, 1975, 1978, 1984, 1990)
  • Grenoble (1971)
  • Ózd (1971)
  • Arthalo Budapeŝto (1977)
  • Sopron (1986)
  • Vieno (1993)

El kolektivaj ekspozicioj

redakti
  • Miskolc (1955, 1961, 1969, 1983)
  • Arthalo Budapeŝto (1962)
  • Lugano (1962)
  • São Paulo (1963)
  • Budapeŝto (1968, 1971, 1976, 1983, 1987)
  • Tokio (1972)
  • Eger (1994)

Elektitaj pentraĵoj

redakti
  • Vízparton
  • Fuvolázó
  • Csendélet (1959)
  • Építők (1971, ekstera murpentraĵo en Felsőzsolca)
  • Sen titolo (ekstera murpentraĵo en Miskolc)

Fontoj

redakti