László Kisbali
László Kisbali [lAslO kiŝbali], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kisbali László estis hungara filozofihistoriisto, kulturhistoriisto, altlerneja instruisto.
László Kisbali | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1954 en Pásztó |
Morto | 7-an de majo 2009 (55-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1973–1978) ![]() |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto ![]() |
László Kisbali[1] naskiĝis la 30-an de aprilo 1954 en Pásztó, li mortis la 7-an de majo 2009 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiLászló Kisbali maturiĝis en Nagybátony, poste li akiris estetikan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1978. Post la diplomo li li ne trovis estetikan laborlokon, li faris plurajn laborojn kaj iom poste li studis sociologion en la universitata instituto. En 1984 li ekinstruis en Scienca Universitato Janus Pannonius, en la 1990-aj jaroj li instruis en Industriarta Altlernejo, Hungara Belarta Universitato kaj Universitato Loránd Eötvös, sed li pasis 5 jarojn ankaŭ en Moskvo. Lia edzino naskis du gefilojn inter 1985-1989.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Sapere aude! Esztétikai és művelődéstörténeti írások (2009)
- Moses Mendelssohn: Jeruzsálem – Írások zsidóságról, kereszténységről, vallási türelemről (traduko, 2011)
- Esztétika – történelem – hermeneutika: tanulmányok Kisbali László emlékére (2019)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://esztetika.elte.hu/kisbali/index.html hungarlingva kompilaĵo kun fotoj