Moses Mendelssohn

Moses MENDELSSOHN (naskiĝis la 6-an de septembro 1729 en Dessau, mortis la 4-an de januaro 1786 en Berlino) estis germanlingva juda filozofo. Li konsideriĝas la figuro, kiu plej reprezentas la komencon de la moderna epoko en la historio de eŭropa judaro, gvida reprezentanto de la juda klerisma movado Haskala.

Moses Mendelssohn
Persona informo
Moses Mendelssohn
Naskiĝo 6-an de septembro 1729 (1729-09-06)
en Dessau
Morto 4-an de januaro 1786 (1786-01-04) (56-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Jüdischer Friedhof Berlin-Mitte vd
Religio judismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Subskribo Moses Mendelssohn
Familio
Dinastio Mendelssohn vd
Patro Mendel Heymann vd
Patrino Bela Rachel Wahl vd
Edz(in)o Fromet Mendelssohn vd
Infanoj Dorothea Schlegel • Abraham Mendelssohn Bartholdy • Recha Meyer • Henriette Mendelssohn • Joseph Mendelssohn • Nathan Mendelssohn vd
Profesio
Okupo filozofotradukistoverkisto • tradukisto de Biblio vd
Verkado
Verkoj Netivot Hashalom vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĉefa celo de la kleriga Haskala movado estis sekularigo, do la divido inter ŝtataj kaj religiaj instancoj, bazo por plur-religia kaj religie tolerema socio. La malfermiĝo de klerismaj judoj al la nejudaj kleruloj de siaj loĝolandoj en Eŭropo gvidis al kreskiĝantaj tensioj inter la judoj mem - inter malfermuloj kaj ortodoksaj judoj.

Inter judaj kleruloj Moses Mendelssohn konatiĝis interalie per germanlingva traduko de kvin pentateŭkoj de la la Torao en hebreaj literoj, kaj kiel eldonanto de verko kun gramatikaj klarigoj pri la Torao. Per tiuj li donis gravajn impulsojn kaj al la germana kaj la hebrea lingvoj kaj konsekvence kolektis ĉirkaŭ li rondon de studentoj kaj posteuloj, de kiuj estiĝis la juda klerisma movado. Mendelssohn poste estis perceptita kiel la fondinta patro de la klerisma movado, kaj lia rolulo centris ĉirkaŭ ĝi kaj la pozitivan kaj la negativan sintenon al ĉi tiu movado kaj ĝiaj ideoj.

Dum la jaro 1763 Mendelssohn, antaŭ Immanuel Kant, per filozofia eseo gajnis la unuan premion de la "Reĝa Akademio" Berlino (la pli posta Prusia Akademio de la Sciencoj) kaj per tio estis renoma klerulo. Dum 1767 li publikigis la germanlingvan eseon "Phaidon aŭ pri la senmorteco de la animo" - multe legata filozofia teksto, kiu poste publikiĝis en pluraj pliaj eldonoj kaj tradukiĝis al dek pliaj lingvoj. La verko estas interpreto de la platona dialogo Phaidon inter Sokrato lak siaj amikoj, "modernigite kaj tradukite la metafiziko de Christian Wolff", kiel skribis la filozofo Hegelo.

Dum 1770 la svisa pastro Johann Caspar Lavater postulis la judan klerulon aŭ formale malpravigi la kristanismon aŭ mem kristaniĝi, kio gvidis al publika disputo inter Mendelssohn kaj Lavater führte. Tiu disputo flanke de la juda klerulo postulis multe da taktiko kaj diplomatio, ĉar la judoj en la kristanaj socioj de Eŭropo estis nur pene tolerataj kaj Mendelssohn, ĉu li volis aŭ ne, konsideriĝis ilia parolisto kaj gvida reprezentanto. Dum la sekva jaro li malsaniĝis, probable pro la granda psika streso ligita al la publika disputo. Samjare pluraj prusiaj sciencistoj proponis lian akcepton kiel membro de la Prusia Akademio de la Sciencoj, inter la subtenantoj estis la prezidanto de la akademio. Tamen la prusia reĝo Frederiko la 2-a malebligis la membriĝon.

Moses Mendelssohn dum la jaro 1777 defendis la judojn de Dresdeno kaj sukcesis eviti ilian forpelon el la urbo.

Por la germana verkisto Gotthold Ephraim Lessing la juda klerulo estis la modelo por la ĉefa personaĵo de la versa dramo Nathan der Weise ("Natano la saĝulo"), kiu pledas por tolerema kunvivado de judoj, kristanoj kaj islamanoj.

Inter la famaj posteuloj de Mendelssohn inkluzivas: komponistoj Fanny Mendelssohn kaj Felix Mendelssohn-Bartholdi, kaj pentristo Philip Fayette.

Eksteraj ligiloj redakti

<"-- pro lia eksterordinara rolo pravigeblas ne nur meti la artikolon en kategorion "judoj", sed ankaŭ en kategorion "judismo" -->