Haskala

juda kultura movado de la 18a kaj 19a jarcentoj

Haskala (hebree השכלה, latinliterigite ankaŭ Haskalah) estas vorto el la hebrea literokombino שכל (sin kaf lamed, s k l), el kiu deduktiĝas interalie la vorto "seĥel" (racio). "Haskala" havas la signifon eduko aŭ klereco kaj aparte signas la epokon de juda klerismo inter la jaroj 1770 kaj 1880.

Parto de serio

stelo de Davido  
Judismo

Portalo | Kategorio
Judoj · Judismo · Kiu estas judo
Ortodoksaj · Konservema judismo
Progresiva (Reforma - Liberala) · Ultraortodoksaj
Samarianoj · Falaŝoj · Karaimoj
Etnaj grupoj kaj lingvoj
Aŝkenazoj · Sefardoj · Mizraĥoj
Hebrea · Jida · Judhispana · Geeza
Religio
Dio · Principoj de kredo en judismo · Diaj nomoj
613 micvot · Halaĥa · Leĝaro de Noe
Mesio · Eskatologio
Juda pensado, filozofio kaj etiko
Juda religia filozofio
Cedaka · Musar · Elekteco
Ĥasidismo · Kabalo · Haskala
Religiaj tekstoj
Torao · Tanaĥo · Miŝno · Talmudo · Midraŝo
Tosefta · Miŝne Tora · Ŝulĥan Aruĥ
Siduro · Maĥzoro · Pijuto · Zoharo
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Brit mila · Brit ŝalom · Pidjon ha-ben · Simĥat Bat · Bar-micvo
Ŝiduĥ · Nupto · Divorco (Get) · Sepulto
Kaŝrut · Juda kalendaro · Judaj festotagoj
Talito · Tfilino · Cicito · Kipao
Mezuzo · Menorao · Ŝofaro · Sefer Tora
Signifaj figuroj de judismo
Abraham · Isaak · Jakobo · Moseo
Salomono · Davido · Elija · Aaron
Majmonido · Naĥmanides · Raŝi
Baal Ŝem Tov · Gaon de Vilno · Maharal
Religiaj konstruaĵoj kaj institutoj
Templo · Sinagogo · Jeŝivo · Bejt midraŝ
Rabeno · Ĥazan · Dajan · Gaon
Kohen (pastro) · Maŝgiaĥ · Gabaj · Ŝoĥet
Mohel · Bejt din · Roŝ jeŝiva
Juda liturgio
Ŝema · Amida · Kadiŝ
Minhag · Minjan · Nosaĥ
Ŝaĥarit · Minĥa · Ma’ariv · Ne’ila
Historio de judoj
Antikva historio de Izraelo
Historio de judoj en mezepoko
Historio de judoj en novepoko
Proksimaj temoj
Antisemitismo · Holokaŭsto · Israelo
Filosemitismo · Cionismo
Abrahama religio

Signifo redakti

La movado havis sian fonton inter la judaj civitanoj de Berlino, kiuj tiutempe estis inspiritaj aparte de la verkoj el la franclingva klerismo. Ili pro la rapida industriigo kaj malriĉiĝo de multaj laboristoj de tiu epoko timis rekreskon de kontraŭjudismo inter la nejudaj civitanoj de Prusio kaj poste la Germana Regno, kaj timis plian socian izoliĝon de la judaj germanoj disde la nejudaj. En la proceso de lukto por civitanaj rajtoj de la judaj ŝtatanoj la movado Haskala havis elstaran rolon kiel peranto inter la kristanaj elitoj de la plimulte nejudaj socioj de la eŭropaj ŝtatoj kaj la judaj komunumoj en tiuj ŝtatoj.

Ĉefa celo de la movado estis la sekularigo, do la divido inter ŝtataj kaj religiaj instancoj, bazo por plur-religia kaj religie tolerema socio. La malfermiĝo de klerismaj judoj al la nejudaj kleruloj de siaj loĝolandoj en Eŭropo gvidis al kreskiĝantaj tensioj inter la judoj mem - inter malfermuloj kaj ortodoksaj judoj.

Inter la plej gravaj reprezentantoj (Maskilim) de la movado Haskala en germana lingvo, la centro de la movado, elstaras aparte la germanlingva juda filozofo Moses Mendelssohn (1729–1786). Li dum la jaro 1777 defendis la judojn de Dresdeno kaj sukcesis eviti ilian forpelon el la urbo. Inter judaj kleruloj li konatiĝis interalie per germanlingva traduko de la Torao en hebreaj literoj, kaj kiel eldonanto de verko kun gramatikaj klarigoj pri la Torao. Li donis gravajn impulsojn kaj al la germana kaj la hebrea lingvoj. Mendelssohn por la germana verkisto Gotthold Ephraim Lessing esits la modelo por la ĉefa personaĵo de la versa dramo Nathan der Weise ("Natano la saĝulo").

Ankaŭ en la Rusia Imperio dum la 19-a jarcento estis gravaj reprezentantoj de la movado Haskala, interalie la verkisto Abraham Mapu, kreinto de la hebre-lingva romano, kaj la poeto kaj kritikisto Jehuda Leib Gordon.

Gravuloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti