La MiŝnoMiŝnao estas la unua ĉefa halaĥa verkaĵo de la judaj parolaj tradicioj, aŭ "Parola Torao." La Miŝnao registras la debatojn inter la rabenoj konitaj kiel La Tanaim. La ĉefredaktoro de tiu ĉi verkaro estis rabeno Jehuda Ha-Nasi la estro de ĉiuj judaj komunumoj en Judeo-Palestino el fino de la 2-a jarcento.

משנה
sankta libro
Aŭtoroj
Aŭtoro Judaso la Princo, Tannaim
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro rabena literaturo
vdr
Parto de serio

stelo de Davido  
Judismo

Portalo | Kategorio
Judoj · Judismo · Kiu estas judo
Ortodoksaj · Konservema judismo
Progresiva (Reforma - Liberala) · Ultraortodoksaj
Samarianoj · Falaŝoj · Karaimoj
Etnaj grupoj kaj lingvoj
Aŝkenazoj · Sefardoj · Mizraĥoj
Hebrea · Jida · Judhispana · Geeza
Religio
Dio · Principoj de kredo en judismo · Diaj nomoj
613 micvot · Halaĥa · Leĝaro de Noe
Mesio · Eskatologio
Juda pensado, filozofio kaj etiko
Juda religia filozofio
Cedaka · Musar · Elekteco
Ĥasidismo · Kabalo · Haskala
Religiaj tekstoj
Torao · Tanaĥo · Miŝno · Talmudo · Midraŝo
Tosefta · Miŝne Tora · Ŝulĥan Aruĥ
Siduro · Maĥzoro · Pijuto · Zoharo
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Brit mila · Brit ŝalom · Pidjon ha-ben · Simĥat Bat · Bar-micvo
Ŝiduĥ · Nupto · Divorco (Get) · Sepulto
Kaŝrut · Juda kalendaro · Judaj festotagoj
Talito · Tfilino · Cicito · Kipao
Mezuzo · Menorao · Ŝofaro · Sefer Tora
Signifaj figuroj de judismo
Abraham · Isaak · Jakobo · Moseo
Salomono · Davido · Elija · Aaron
Majmonido · Naĥmanides · Raŝi
Baal Ŝem Tov · Gaon de Vilno · Maharal
Religiaj konstruaĵoj kaj institutoj
Templo · Sinagogo · Jeŝivo · Bejt midraŝ
Rabeno · Ĥazan · Dajan · Gaon
Kohen (pastro) · Maŝgiaĥ · Gabaj · Ŝoĥet
Mohel · Bejt din · Roŝ jeŝiva
Juda liturgio
Ŝema · Amida · Kadiŝ
Minhag · Minjan · Nosaĥ
Ŝaĥarit · Minĥa · Ma’ariv · Ne’ila
Historio de judoj
Antikva historio de Izraelo
Historio de judoj en mezepoko
Historio de judoj en novepoko
Proksimaj temoj
Antisemitismo · Holokaŭsto · Israelo
Filosemitismo · Cionismo
Abrahama religio

La nomo "Mishnah" originas de la hebrea radiko S.N.H. (En la aramea T.N.A) kaj estas derivita de la vortoj: "memorigo" (t.e.: ripeto - kutime buŝe) kaj "du" (ĉar ĝi estas dua kaj malĉefa al la Biblio).

ToseftaTosefto (en Judbabilona aramea תוספתא "suplemento, aldono") estas kompilaĵo de la juda parola tradicio (Torao) el la fino de la 2a jarcento, nome la periodo de la Miŝno.

La Mishnah estas dividita en ses ordojn (en la hebrea, Seder) laŭ malsamaj areoj de la tiama vivo.

Ĉar la Mishnah estas parkerigita, ĝi foje estas kondukita en la formo de dialogo, aŭ demandoj kaj respondoj, kaj ofte kondukas al malkonsentoj sen halaĥaj verdiktoj. La subteksto ankaŭ ne prezentas fonmaterialon por la temoj pridiskutataj en ĝi, Ĉar ĉio ĉi estas supozataj esti memkompreneblaj kaj por la redaktintoj kaj por la legantoj.

En Esperanto redakti

  • Patroj (Abot). El la antikva hebrea literaturo „Miŝna’o“ antaŭ 2000 jaroj. IV. parto, IX. volumo. Tradukis: Josef Rabinovic-(Tajc). Jerusalemo, 1931 (?), 32 pĝ.
 
 La ĉefverkoj de la antikva juda literaturo estas: la Biblio, Talmudo kaj Miŝnao. La kvin libroj de Moseo (Pentateuĥos-Torao, leĝoj) reprezentas la sanktan fundamenton de la juda religio. — Talmudo entenas la tutan religio-historian materion de la juda tradicio, diskutojn, kontemplaciojn, parabolojn, legendojn kaj sciencajn, precipe medicinajn, temojn. — Miŝnao estas el ses partoj konsistanta verko, redaktita 190 a. Kr. Ĝi entenas komentarojn pri etikaj tezoj kaj indikojn al praktikado de la skiiba doktrinoj kaj leĝoj. En 32 paĝa broŝuro prezentas al ni la tradukinto parton de ĉi tiu grava hebrea literaturaĵo, la kompilaĵon de eldiroj, sentencoj kaj klarigoj, kiujn faris Plenaĝuloj, Profetoj, rabenoj kaj iliaj disciploj. Tiamaniere oni povas konatiĝi almenaŭ kun fragmiento de la ampleksa verko kaj kun ideologio de la juda instruo antaŭ du jarmiloj, instruo de ideoj, kiuj poreterne valoras. La Esp.-teksto de la libreto estas perfekta kaj zorge presita. Espereble sekvos iom post iom pluaj partoj. 
— Sós. Aŭstria Esperantisto (revuo) n.74 (mar 1931)
 
 Fakto, ke la traduko devenas de la lando kie la originalo estis skribita, montras ke en ĉiuj rondoj Esperanto estas uzata por diskonigi al la homaro la nacian saĝecon, ĉu modernan ĉu antikvan. La traduko estas farita en fundamenta lingvo kaj la enhavo estas interesa laŭ idea rilato. Jen unu eldiro : Kiu plimultigas posedaĵon, tiu plimultigas zorgojn; kiu plimultigas edzinojn, tiu plimultigas superstiĉojn; kiu plimultigas instruon, tiu plimultigas vivon; kiu plimultigas justecon, tiu plimultigas pacon... En la Ĉapitro Unua, paragrafo 4-a : Ĉu la nomo « Joezer Credano » devas esti legata « Tsredano » aŭ ĉu ĝi estu skribota « Kredano »? 
— Belga esperantisto n188 (sep-nov 1931)

Vidu ankaŭ redakti