Get (divorca dokumento)

juda divorco-dokumento
(Alidirektita el Divorco (Get))
Parto de serio

stelo de Davido  
Judismo

Portalo | Kategorio
Judoj · Judismo · Kiu estas judo
Ortodoksaj · Konservema judismo
Progresiva (Reforma - Liberala) · Ultraortodoksaj
Samarianoj · Falaŝoj · Karaimoj
Etnaj grupoj kaj lingvoj
Aŝkenazoj · Sefardoj · Mizraĥoj
Hebrea · Jida · Judhispana · Geeza
Religio
Dio · Principoj de kredo en judismo · Diaj nomoj
613 micvot · Halaĥa · Leĝaro de Noe
Mesio · Eskatologio
Juda pensado, filozofio kaj etiko
Juda religia filozofio
Cedaka · Musar · Elekteco
Ĥasidismo · Kabalo · Haskala
Religiaj tekstoj
Torao · Tanaĥo · Miŝno · Talmudo · Midraŝo
Tosefta · Miŝne Tora · Ŝulĥan Aruĥ
Siduro · Maĥzoro · Pijuto · Zoharo
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Brit mila · Brit ŝalom · Pidjon ha-ben · Simĥat Bat · Bar-micvo
Ŝiduĥ · Nupto · Divorco (Get) · Sepulto
Kaŝrut · Juda kalendaro · Judaj festotagoj
Talito · Tfilino · Cicito · Kipao
Mezuzo · Menorao · Ŝofaro · Sefer Tora
Signifaj figuroj de judismo
Abraham · Isaak · Jakobo · Moseo
Salomono · Davido · Elija · Aaron
Majmonido · Naĥmanides · Raŝi
Baal Ŝem Tov · Gaon de Vilno · Maharal
Religiaj konstruaĵoj kaj institutoj
Templo · Sinagogo · Jeŝivo · Bejt midraŝ
Rabeno · Ĥazan · Dajan · Gaon
Kohen (pastro) · Maŝgiaĥ · Gabaj · Ŝoĥet
Mohel · Bejt din · Roŝ jeŝiva
Juda liturgio
Ŝema · Amida · Kadiŝ
Minhag · Minjan · Nosaĥ
Ŝaĥarit · Minĥa · Ma’ariv · Ne’ila
Historio de judoj
Antikva historio de Izraelo
Historio de judoj en mezepoko
Historio de judoj en novepoko
Proksimaj temoj
Antisemitismo · Holokaŭsto · Israelo
Filosemitismo · Cionismo
Abrahama religio

Get (/ɡɛt/; hebree: גט‎, plurala gitin גיטין) estas eksedziĝa dokumento en Juda religia leĝo, kiun edzo devas prezenti al sia edzino por realigi ilian eksedziĝon. La havenda parto de la get estas tre mallonga; ĝi tekstas "Vi estas per ĉi tio permesita al ĉiuj viroj", kiu signifas ke la edzino estas ne plu edziniĝinta virino kaj ke la leĝoj de adulto ne plu aplikas. La get ankaŭ redonas al la edzino la laŭleĝajn rajtojn kiujn edzo tenas rilate al ŝi en Juda geedziĝo.

Etimologio redakti

La biblia termino por la eksedziĝa dokumento, priskribita en Readmono 24 [1], estas "sefer keritut", (hebree: ספר כריתת‎). La vorto get povas deveni de la sumera vorto por dokumento, GID.DA. Ŝajnas ke ĝi pasis de la sumera en la Akadan kiel gittu, kaj de tie en Miŝnan hebreon.[1] Fakte en la Miŝno, get povas aludi ajnan laŭleĝan dokumenton kvankam ĝi precipe aludas eksedziĝan dokumenton.

Fruaj rabenaj aŭtoritatuloj proponis kelkajn popularajn etimologiajn konjektojn. Laŭ Ŝiltej Giborim (menciita en la talmuda vortaro Aruĥ Haŝalem s.v. Get), ĝi aludas la ŝtonon agaton, kiu laŭdire havas iun formon de kontraŭ-magneta trajto kiu simbolas la eksedziĝon. La Gaono de Vilno postulatas ke la hebreaj literoj Gimel kaj Tet de la vorto get estas la nuraj literoj de la hebrea alfabeto kiuj ne povas fari vorton kune, kiu denove simbolas la eksedziĝon. Rabeno Baruch Epstein asertas ke ĝi venas de la latina vorto gestus "ago, gesto", kiu aludas ajnan laŭleĝan dokumenton. Marcus Jastrow postulatas ŝemidan radikon, argumentante ke ĝi devenas de la hebrea vorto por gravurado (hebree: חטט‎).

Rabeno Yechiel Yaakov Weinberg postulatas ke post  la Bar-Koĥba-ribelo la romianoj dekretis ke ĉiuj dokumentoj estu traktitaj en Romiaj tribunaloj (por malfortigi Judan naciismon). La termino get eble eniris la vulgaran lingvon dum ĉi tiu tempo.[2]

Postuloj redakti

Halaĥo postulas specifajn formalaĵojn por ke get estos konsiderita valida.

  • Eksedziĝa dokumento devas esti skribita; tio ĉi estas kutime farita de profesia religia skribisto, kiu nomiĝas sofer. Ĝi devas esti skribita per la eksplica instruo kaj libera-volita aprobo de la edzo, kun la specifa intenco ke ĝi estos uzita de la viro por la specifa virino. Oni ne povas skribi ĝin komence kun spacoj por plenigi poste.
  • Ĝi devas esti liverita al la edzino, kies fizika akcepto de la get estas postulita por kompletigi kaj konfirmi la eksedziĝan procezon.
  • Estas certaj detalaj postuloj rilate al la laŭleĝa kaj religia karaktero de la get mem. Ekzemple:
    • Ĝi devas esti skribita sur freŝa dokumento, kaj devas esti neniu ebleco pure forviŝi la tekston.
    • Ĝi ne povas esti skribita sur io ajn tute fiksita al la tero (ekzemple, figarba folio).
    • La get ne povas esti antaŭ-datiĝita.

Ajna devio de ĉi tiuj postuloj nuligas la get kaj la eksedziĝan proceduron.

Get devas esti donita de la libera volo de la edzo; tamen, konsento de la edzino ne estas biblie postulita (tamen, Aŝkenaza tradicio kondiĉas ke edzo ne povas eksedzigi sian edzinon sen ŝia konsento). Get ne povas esti donita pro timo de ajna devontigo kiun ajna partio sindevigis por plenumi por apartiga interkonsento. Tia interkonsento povas provizi pri aferoj kiel gardo de la infanoj kaj ilia daŭrigado, kaj proprietaĵa interkonsento. Sed ajna partio rajtas retiri de tia interkonsento, bazite nur sur la demando de la likvido de la geedziĝo, se ili povas kontentigi la tribunalon de vera deziro restarigi geedzecan konkordon. En tia situacio ĉiuj konataj geedzecaj devontigoj daŭras apliki. Aliflanke, monaj kondiĉoj  kondiĉitaj de la partioj en la apartiga interkonsento ankoraŭ estus valida kaj obeigebla, kvankam la geedziĝa stato daŭras ekzisti.

Rifuzado provizi get redakti

La leĝoj de gitin nur provizas por eksedziĝo iniciatita per la edzo. Tamen, la edzino rajtas procesi por eksedziĝo en rabena tribunalo. La tribunalo, se ĝi trovas justan kialon kiel preskribita en Juda leĝo, postulos al la edzon eksedzigi sian edzinon. En tiaj kazoj, edzo kiu rifuzas la postulon de la tribunalo ke li eksedzigu sian edzinon estus submetita al diversaj punoj por premadi lin doni eksedziĝon. Tiaj punoj inkluzivas monajn punojn kaj korpa puno — inkluzive devigi la edzon pasigi la nokton ĉe sensigna tombo (kun la implico ke ĝi povus fariĝi lia tombo). En moderna Israelo, rabenaj tribunaloj havas la potencon kondamni edzon al prizono por devigi lin doni get al sia edzino. Rabenaj tribunaloj ekstere de Israelo ne havas potencon efektivigi tiajn punojn. Tio ĉi foje kondukas al situacio en kiu la edzo postulas de la tribunalo kaj de lia edzino monan interkonsenton aŭ aliajn beneficojn, kiel infana gardo, interŝanĝe por la get. Eminentaj Judaj feministoj batalis kontraŭ tiaj postuloj en lastatempaj jardekoj.[3]

Eminentaj Ortodoksaj rabenoj indikas al multaj jaroj de rabenaj fontoj kiuj deklaras ke ajna truddevigo povas nuligi get krom en la plej ekstremaj kazoj, kaj kontraŭparolis "get organizojn", kiuj ili asertas ofte flamigas situaciojn kiuj alikaze povus esti solvitaj amikece.[4][5]

Foje viro tute rifuzas doni eksedziĝon. Tio ĉi lasas lian edzinon kun neniu ebleco de reedziniĝo ene de Ortodoksa judismo. Tia virino estas vokita mesorevet get (laŭvorte "rifuzita eksedziĝon"), se tribunalo determinis ke ŝi estas rajtigita al eksedziĝo. Tia viro kiu rifuzas doni get al lia edzino ofte estas malakceptita de modernaj ortodoksaj komunumoj kaj ekskludita de komunaj religiaj agadoj, klopodante devigi la donadon de get.[6]

Kvankam oni ĝenerale supozas ke la problemo precipe estas kaŭzita de viroj kiuj rifuzas doni get al iliaj edzinoj kaj ke ĝi estas vasta afero, en Israelo, kalkuloj eldonitaj de la ĉefa rabenaro indikas ke virinoj egale rifuzas akcepti gitin kaj ke la nombroj estas kelkaj centoj ĉe ĉiu flanko.[7][8] Tamen, tia edzo havas la elekton serĉi heter mea rabanim, kvankam neniu simila elekto ekzistas por la edzino.

En la Konservema movado tradicia get estas postulita. Tamen, en kazoj kie la edzo rifuzas doni la get kaj la bet din (rabena tribunalo) decidis ke la rifuzo de la edzo ne estas pravigita, la edzeca kondiĉo povas esti finigita per hafkaat kiduŝin, nuligo de la geedziĝo. Tio ĉi depostulas plimultan voĉdonon de la Kuniga Bet Din de la movado, kiu konsistas el naŭ rabenaj kleruloj. Je ilia rajtigo de la procezo, la Bet Din eble eldonos ateston de nuligo. Ĉi tiu protokolo estas vidita kiel ekstrema kaj estas alvokita nur en kazoj de ekstrema neceso.

Get konflikto redakti

La reguloj regantaj la get estas submetata al la civila leĝo de la lando kiu havas prioritaton super la Juda edzeca leĝo.

Aliflanke, se civila eksedziĝo estas akirita, la Juda leĝo ankoraŭ postulas ke la Juda eksedziĝa procedo skizita en ĉi tiu artikolo estu sekvita se la paro deziras esti konsiderita esti eksedziĝita laŭ religia Juda leĝo aŭ reedziĝi laŭ religia leĝo: t.e., la edzo ankoraŭ devas liveri la get al la edzino kaj la edzino akcepti ĝin. Alikaze, la paro povas esti eksedziĝita laŭ la civila leĝo ("la leĝo de la lando") sed ankoraŭ esti konsiderita esti geedziĝita laŭ Juda leĝo, kun ĉiuj sekvoj kiu sekvas de tiu statuso. Estas religie malpermesita por iu geedzo el la du reedziĝi sen get kaj tiel faranta estas konsiderita adulton laŭ Juda leĝo, kaj infanoj konceptitaj de la novaj geedziĝoj estos mamzerim.

Nov-Jorka get leĝojn redakti

  • 1983 Get Leĝo : Hejmaj-Rilatoj-Leĝo §253
  • 1992 Get Leĝo : DRL §236 (B)(5)(h) kaj DRL §236 (B)(6)(d)

En 2001, Nov-Jorka Supera Kortuma Juĝisto Gerald Garson ordonis Ortodoksan Judan viron pagi lian edzinon po $500 semajne dumvive, ĉar la viro rifuzis doni get al ŝi.[9] Multaj Ortodoksaj rabenoj kontraŭparolas la validecon de get akirita pere de civilaj tribunaloj.[10]

En historio redakti

Unu el la plej disputiga gitin en historio estis verŝajne la "Get de Kleve" de la malfrua 18a jarcento, kiu kaŭzis fendiĝon inter pluraj rabenaj tribunaloj en Okcidenta Eŭropo.[11] La kazo implikis edzon kiu foje elmontris signojn de mensa malsano (eble kio nun povus esti diagnozita kiel paranojo) kiu donis get al lia edzino. Ĉar nur mense sana individuo povas doni get, multe da analizo kaj debati sekvis koncerne al kiel klasifiki ĉi tiun individuan kaj ankaŭ la preciza difino de frenezeco en halaĥo.

En populara kulturo redakti

  • Krich, Rochelle Majer Till Death Do Us Part (1992) ISBN 0-380-76533-0
  • En la The Sopranos epizoda "Denial, Anger, Acceptance" (1999), Tony estas dungita por konvinki obstinan Ortodoksan Judan viron doni get al la edzino de la viro.
  • A Serious Man (2009), la Coen Brothers filmo, uzas la get kiel ripetiĝanta intriga aparato.
  • Gett: The Trial of Viviane Amsalem (2014) estas filmo kiu montras la procezon de Juda virino provanta akiri eksedziĝon de kontraŭvola edzo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. The Recent Study of Hebrew: A Survey of the Literature with Selected Bibliography,Nahum M. Waldman, Eisenbrauns, 1989
  2. Seridei Eish 3:134
  3. Get refusal basics
  4. "Prominent Israeli Beth Din Declares Coerced GET Invalid" Arkivigite je 2013-09-25 per la retarkivo Wayback Machine.
  5. Rabbi Dovid E. Eidensohn.
  6. Rotem, Tamar (2008-10-10).
  7. "Rabbinate Stats: 180 Women, 185 Men 'Chained' by Spouses".
  8. "סקר בתי הדין: יותר סרבניות גט מאשר סרבנים". 26 June 2007.
  9. Greenberg, Eric J. (May 2, 2003).
  10. "The New York State Get Bill and its Halachic Ramifications".
  11. "Strous QX" (PDF).