Nomoj de Dio en la Biblio

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Diaj nomoj en ludismo)

Por nomoj de Dio en la Biblio oni intencu la alvokojn aŭ difinajn esprimojn per kiuj la bibliaj verkistoj personigis Dion, kaj por Biblio oni intencu la Malnovan Testamenton kaj la Novan kun la diversaj aldonoj ĉe la diversaj kristanaj konfesioj.

Judismo redakti

En la juda religio la vokmanieroj per kiuj oni referencas al Dio estas ankaŭ necesaj por la komprenado pri la manieroj per kiuj Dio rilatas al la mondo, al la homoj kaj al la kreaĵaro. La juda ekzegezo establas multajn regulojn ankaŭ rilate la eldiron pri ili en la hebrea lingvo enprofundiĝante en ĉiun ilian aspekton ankaŭ per la helpo de la Gematrio (studo pri numerologia kvanto kaj senco de la vortoj hebree skribitaj kaj estas unu el la analizaj metodoj uzita de la Kabalo. Temas do pri intelektula ludo foje celante al mistiko).

Multaj rabenoj sugestas, kiel cetere ankaŭ la kristana kulturo kaj diversaj paganaj religioj (vidu artikolon Pseŭdo-Dinizo la Areopagano, De Divinis Nominibus (Pri la Diaj Nomoj); Platono, Kratilo [1] en Religiaj Verkoj), instigas ke la ĉeesto de diversaj nomoj ŝuldiĝas ankaŭ al la neebleco, por la homo, kompreni la tutecon kaj esencon de Dio: la homo procedas laŭ scimaniero kies naturo estas aplikebla al multoflankeco de la aĵoj komprenante pri ili ĉiufoje aspektojn mankoplene ankaŭ se ĉian antaŭenigante; kompreni aŭ koncepti la dian esencon egalus kompreni la dian tutecon en unika esenca manifestacio de unusola penso, afero eblas nur per la multoflanka kiu permesas partajn aspektojn kaj atributojn de Dio, inter kiuj precipas ĉiukaze la unikeco kaj senŝanĝo de Dio, la kreado, nia bezono de preĝo kaj sanktiĝo, nia nekapablo atingi la definitivan savon sen lia helpo, lia regado de la historio, la celo de la kreado ktp. Ĉio tio ne eblas en unika ago kaj koncepto kaj des malpli per unika difino.

Diversaj majstroj fakte intruas, en judismo, ke, kiam individuo provus koncepti kaj intelekte percepti la Dian Esencon, havus la senton alveni al «nenio» de la penso mem: la koncepto mem perdus sian objekton kvazaŭ brakumante sin mem en mallumo.

La percepto pri «nenio», tra kiu pri tio englitas la homa menso, respondas al abnegacio kaj nuliĝo antaŭ Dio spertita antaŭ la Grandiozeco de Dio. Tion signifas la vortoj de la profeto: «Fakte, miaj pensoj ne similas al viaj pensoj, nek viaj vojoj ne estas viaj vojoj ... Mia Saĝo ne estas via Saĝo» (Jesaja 59)

Listo de la nomoj de Dio redakti

Sepdek estas, almenaŭ, nombro de la precipaj nomoj de Dio. Kiel jam dirite, la noma plureco dependas ankaŭ el la fakto ke la Dia propra nomo konsiderindas neesprimebla. Tial la Biblia Tetragramo estas unu el la tipaj kazoj de qere-ketiv, malsameco inter la eldira formo kaj skriba formo.

Ili aperas en la Torao, en Talmudo kaj en multaj preĝtekstoj aŭ studtekstoj, Sefer Torah, sur Tefillin kaj pergamenoj de la Mezuzot kaj amuletoj kompilitoj en maloftaj okazaĵoj de hebreaj Majstroj por kreskigi la konojn spiritajn, neniam magiajn, rilate tion.

  • La Biblia Tetragramo (en la hebrea lingvo י*ה*ו*ה), kies prononco, koncedita nur al ĉefpastro en la tago de Kippur kaj laŭ Halaka absolute malpermesita, estus, laŭ iuj teorioj, Javeo aŭ Jehovo, konsideriĝas en la hebrea tradicio la propra nomo de Dio. Ĝi estas formita je kvar konsonantoj; oni ĝin skribas iumaniere kaj legas alimaniere, unu el tiuj alimanieroj estas HaShem (tio estas: "La Nomo") kaj, inter la eblaj alilingvaj tradukoj, la plej komuna estas «Dio» aŭ (en la esperantigita Biblio de Zamenhof) "Eternulo" Tamen kelkaj alilingvaj biblioj elektas ankaŭ «Tiu, kiu estas».
  • Alvokoj al Dio pere de pronomaj formuloj kiel: Hu: Li Mem; Atta: Vi.
  • Anokì: Mi; Ani: Mi; Hineni: Jen Mi.
  • 'Ilaah 'al kol-hilain: Elstarulo de la estaruloj.
  • 'Ilat ha'ilot: Kaŭzo de ĉiuj kaŭzoj.
  • 'Olam: Mondo.
  • Ofte asociita al tiu troviĝas TzevaothSabaoth: Sinjoro de la taĉmentojSinjoro de la armeoj (estis la maniero por enbati la ĉiopovon de Dio) super ĉio reference al la hebreoj, al la multegoj de Anĝeloj aŭ ankaŭ de bestoj, fiŝoj, flugbestoj [1]
  • A-donai (aŭ Adonai) E-lokeinu vE-lokei avoteinu: Eternulo nia Dio kaj Dio de niaj patrioj».
  • A-don 'al kolla: Mastro de ĉio.
  • ' A-don 'Olam': interpretenda per «Kreinto de la mondo».
  • A-don haniflaot: Sinjoro de la mirindaĵoj.
  • A-don kol-hanneshamot: Sinjoro de la animoj.
  • Avinu Malkeinu: Nia Patro, Nia Reĝo.
  • Ba'al milchamot: Arbitracianto de la militoj.
  • Bet le'Olam: Rezidejo de la mondo: "Dio estas la rezidejo de la mondo, sed la mondo ne estas Lia rezidejo".
  • Boré: Kreinto.
  • Boré refuot: Faranto sanigojn.
  • Chakkim: Saĝulo.
  • Chai ha-Chaiym: Vivo de la vivo.
  • Chai olamìm: Kiu vivas por ĉiam, Kiu donas la vivon al la mondoj.
  • Chassid: Gracoplenulo. Tiu nomo esprimas la diajn manierojn de la amo, de la ĝentileco, de la grandiozeco ankaŭ en la rilatoj kun la homo kaj de la homo kun sia proksimularo.
  • Deòt ha-Shem: «La Eternulo estas Dio de la scio».
  • Echad signifas la «Unuulo», la dia unikeco.
  • Ehyeh Asher Ehyeh, tradukebla «Mi estas Kiu estos», esprimas la senŝanĝecon de Dio ankaŭ se antaŭ la alekzistiĝo de la kreaĵaro pri kiu Li sin gloras kaj tra kiu Li amuziĝas kvazaŭ io metafore aldoniĝus al Sia esenco ĉiukaze perfekta kaj sen iu ajn neceso de ŝanĝiĝo. Tiu nomo estas ankaŭ tradukita «Mi estas Tiu Kiu estas»
  • Ein Sof pensigas al «Senlimulo», la senmezura Potenco.
  • E-l konstituas la semantikan vorteron, kiu estas enŝovita en multajn vortojn indikantajn nomojn de entaĵoj spiritaj. El si mem ĝi indikas Dion. ‘El’ estas la precipa diaĵo de Kanaananoj kaj estas nomata toro aŭ bovido kaj pentrita kune kun tiuj du bestoj.
  • E-l Chai tio estas Dio vivanta.
  • E-lion: La Plejaltulo.
  • E-lionim vetachtonim: kiu subtenas la partojn superan kaj malsuperan de la mondo.
  • E-l Melech Neeman: Dio, Reĝo, Lojalulo, estas la epiteto en kiu estas asociitaj la vortoj de la sama radiko ‘Emunah’ kiu signifas «fidon».
  • E-loha signifas Dion kaj estas singolara formo de la antaŭa. Oni povas diri ke Li estis la 'E-loha de Abrahamo, la 'E-loha de Isaako, la 'E-loha de Jakobo. Tiu formo fariĝis nepropra kiam fariĝis komuna al popolo, ĉar se Dio estas «mia Dio», Li ne povus esti ankaŭ Dio de aliaulo. Ĝi devenas de ‘El’, la precipa diaĵo de la kanaananoj. Etimologie ĝi havas kunligojn, historiajn, geografiajn, prononcajn kaj radikajn kun la vorto ‘Allah’ (Eloha povas esti eldirita ‘Alah’). Allah estas la nomo per kiu arabaj kristanoj kaj islamanoj nomas Dion (Alaho).
  • E-lohei Israel: Dio de Izraelo.
  • E-lohim signifas Diojn, pluralo de E-loha (Dio), estas probabla restaĵo de politeistaj religioj de la Kanaana kaj restinta ĉe hebreoj de la norda izraela regno. La hebrea ordono hyeh lecha elohim acherim al panay estas tradukita, kaj estis ĉiam interpretita kaj sentita, «Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi».
  • Emet, Vero, estas ofte uzata kune kun E-lokim en la signifo de «Dio estas vera», sed estas ankaŭ tradukita per «Dio estas Vero».
  • Goalenu: Nia Elaĉentanto/Nia Liberiganto.
  • HaKadosh BaruchHu: la Sanktulo kaj Benito, aŭ La Sanktulo, Benita Li estu.
  • Iah estas mallongigo de la Tetrgramo: estas skribite ke tiu nomo estas kompleta.
  • Kedosh Israel: Sanktulo de Izraelo.
  • Kol signifas la Tuto, la pleneco de la Esto.
  • Melekh Ha-'Olam: Reĝo de la mondo sed intencita kiel Eternulo
  • Melekh Chay veQayam: Reĝo vivanta kaj ekzistanta.
  • Melekh Malkhei: Reĝo de la Reĝoj. Plue Melekh Malkhei Melakhim, Reĝo de la reĝoj de la reĝoj.
  • Makom, loko, indikas ke la Sinjoro estas la loko de ĉio.
  • Moshi'einu: Nia Savanto.
  • Norà: Terorulo.
  • Norà tehillot: tro terura por akcepti laŭdon.
  • Pashtut, la Sinpleco, indikas ankaŭ la flankon pli puran kaj simplan kiam la homo ligiĝas al Dio per la fido.
  • RachamananHarachaman: hebree kaj aramee signifas «La Plejklementan» aŭ «la Plejmizerikordan».
  • Ribbon 'almin: Sinjoro de la Mondoj.
  • Ribbon Kol-hamma'asim: Mastro de ĉiuj aferoj.
  • Ribbonò shel 'Olam: Mastro de la Mondo.
  • Setima 'al kol-setimin: Kaŝitulo de la kaŝituloj.
  • Shadday'El Shaddai antikva nomo de la Patriarka epoko[2] kaj kutime intencita «Ĉiopova». Necertas ĝia signifo: iuj en ĝi perceptas «Kiu diris sufiĉe la Sian Mondon; aliaj ĝin vidas kiel akrostikon. La nomo Shadday estas ofte asociita al mencio pri la Dia Mizerikordo tiel ke la kompleta esprimo estas E-l Shadday.
  • Ankaŭ Shabbat kaj Shalom, Sabato kaj Paco, enkalkuliĝas inter la nomoj de Dio.
  • Shekhinah: estas termino kiu indikas aspekton, nome la Dia Ĉeesto, kiu okaziĝas aparte en la Templo, pliprecize en la Tabernakolo, de Jerusaslemo.
  • Sibbat hasibbot: Tiu el kiu originas ĉiuj efikoj.
  • Zaddik signifas La Justulo estas la fundamento de la mondo: ĝi referencas kaj al la Sinjoro kaj al iuj homoj.
  • Zore'a zedaqot: Semanto de justeco.
  • Zurì veGoalì: Mia riĉo kaj mia eleĉentinto.
  • ... (La listo, sendube, povas etendiĝi laŭvole. Oni diras ke hebreaj spiritaj majstroj engutas ke la tuta Torao mem estas dia nomo).

Kristanismo redakti

Sinjoro estas la titolo per kiu plejofte inter kristanoj oni referencas al Dio tradukante la kristanan Biblion.

Per tiu vorto kutime estas tradukita la Tetragramo kaj la greka esprimo κύριος kaj el la greka tradukita Malnova Testamento de la Septuaginto kaj el la originala greka de la Nova Testamento.

El la Malnova Testamento redakti

(Legita laŭ la hebrea maniero, ĝenerale)

La termino «Sinjoro» en la Malnova Testamento:

  • referencas al Dio mem (Adonaj);
 
 Aŭskultu, Izraelo (hebree: Shema, Israel), la Sinjoro estas nia Dio, la Sinjoro estas unika (Readmonon 6,4-9; 11, 13-21 kaj Nombroj 15, 37-41) 
  • estas la Sinjoro mem kiu sin difinas en la unua el la ordonoj skribitaj de Moseo:
 
 Mi estas la Sinjoro via Dio (Readmono 5,6) 

Sinjoro de la taĉmentoj:

 
 Sed David diris al la Filiŝto: Vi iras kontraŭ min kun glavo, lanco, kaj ŝildo; kaj mi iras kontraŭ vin en la nomo de la Eternulo Cebaot, la Dio de la militistaro de Izrael, kiun vi malhonoris. (Samuel 17,45) 

El la Nova Testamento redakti

La termino «Sinjoro» en la Nova Testamento: Multfojojn ĝi referencas al Dio kaj estas tradukita per Sinjoro ankaŭ la κύριος.[3]. Kaj, en la optiko triunueca de la Nova Testamento, la termino «Dio» estas referencata al Dio Patro.

  • aparta gravo akiras kiam oni referencas al la persono de la Filo, nome Jesuo Kristo, la dua persono de Sanktega Triunuo. Ekzemploj pri la uzo de la signifa vorto «Sinjoro» troviĝas:
 
 Kaj pro kio okazas al mi ĉi tio, ke la patrino de mia Sinjoro venas al mi? 
— Elizabeta al Maria, patrino de Jesuo, en la Evangelio de Luko 1,43

Okazas precipe en la leteroj de Paŭlo el Tarso ke eblas trovi la plej eksplicitajn referencojn al Jesuo kiel Sinjoro; ekzemplo estu la komenco de la Epistolo al la Filipianoj, en la fama «himno de la humiliga seniĝo»:

 
 ... kaj ĉiu lango konfesu, ke “Jesuo Kristo estas Sinjoro”, al la gloro de Dio, la Patro.. (2,11) 
 
 Ho Sinjoro kaj nia Dio, ni Vin dankas per la granda sacerdoto kaj protektanto de niaj animoj Jesuo Kristo, per kiu estu al vi la gloro kaj la grandeco, nun kaj de generacio al generacio kaj en la jarcentoj de la jarcentoj. Amen“. (Letero al la Korintanoj, ĉapitro 59) 

Kristana teologo kaj novplatonisma filozofo redakti

La verkaro de Pseŭdo-Dionizo la Arepagano konsistas el:

  • Pri la diaj nomoj (Περὶ θείων ὀνομάτων);
  • la ĉiela hierarkio (Περὶ τῆς οὐρανίου ἱεραρχίας);
  • La eklezia hierarkio (Περὶ τῆς ἐκκλησιαστικῆς ἱεραρχίας);
  • La mistika teologio (Περὶ μυστικῆς θεολογίας).

Bibliografio redakti

L. Strack, P. Billerbeck - Kommentar zum Neuen Testament aus Talmud und Midrasch, München 1922-1928 (I, 172 per Samajim; I, 443 por la teologia pasivo; I, 862 per Samajim; II, 221 por la dianima pluralo; II 302-333 pri la pronunco de la dia nomo, prrecipe 308-313).

G. Kittel, G. Friedrich - Grande Lessico del Nuovo Testamento (Theologisches Wörterbuch zum Neuen Testament, Stuttgart) (I, 264-265 per hagios; IV, 393-398 per theos; VIII, 753-755 per onoma; 1425, 1433-1434, 1458-60, per ouranos).

J. Jeremias - Teologia del Nuovo Testamento, Brescia 1972 (el la germana, Göttingen 1971) 17-22 pri la pasivo teologia kaj ĉirkaŭlokucio de la dia nomo.

M. McNamara - I Targum e il Nuovo Testamento, Bologna 1978 (el la angla 1972) 111-115.

J. Longton, R.F. Poswick - Dizionario Enciclopedico della Bibbia (ed. it. a cura di R. Penna), Borla-Città Nuova, Roma 1995 (or. fr. 1987).

P. Rossano, G. Ravasi, A. Ghirlanda, Nuovo Dizionario di Teologia Biblica, Paoline Milano 1996.

Notoj redakti

  1. Pri la «Sinjoro de la armeoj» poetas la psalmo 23: «... la Sinjoro forta kaj potenca, la Sinjoro potenca en batalo. [...] Kiu estas tiu reĝo de la gloro? La Sinjoro de la armeoj». La esprimo, fakte, estas uzata ankaŭ de Hanna, la malfekunda generonta Samuelon, petanta filon. Ĉar la esprimo, senigita el sia antropologia origino, ŝajnas bildigi Dion perforta, oni provis traduke interpreti per «Dio arbitracianto de la militoj, kaj la traduko al la itala de la liturgia Sanctus oni rifuĝiĝis en «Dio dell’universo» (Dio de la universo).
  2. V. Genezon 28; 35,11; 43,14; 48,3; 49,25.
  3. Mateo 1,20

Vidu ankaŭ redakti