Malfermi la ĉefan menuon
El skizita kune kun du leonoj prezentantaj la planedon Venuso sur la retroflanko de la elsa de la ceremonia tranĉilo de Gebel el-Arak.

El (Hebree: אל, greke: Ἐλ, = "dio") aŭ Il, Al, Eli estas dio de la siri-palestina kaj mezopotamia panteono, ofte prezentata kun karakterizoj de la supera dio, kaj unu el la nomoj de Dio en la Biblio, ofte al ĝia plurala formo Elohim.

Laŭ la antikvaj popoloj de Sirio, El, laŭlitere "la plej alta", estis la supera dio. La trilitera referenca radiko <-ˤ-l-h> esprimas ĝuste la signifon de "esti en alto". Li, fakte, estis difinita la "Trealta" inter la dioj ĉielaj kaj ktonaj (kaj kompare kun homoj).

Enhavo

La plej antikvaj atestaĵojRedakti

En la origina siria koncepto, El estintus ordiganto de la mondo jam ekzistanta sed kaosa, kaj ne kreinto el nenio.
El aperas en multaj proksimorientaj antikvaj civilizoj.

EblaitojRedakti

 
Asiria statueto de la dio El.

La dio El aperas inter la plej antikvaj atestaĵoj en la ruinaĵoj de la reĝa biblioteko de Ebla, ĉe la arkeologia situo de Tell Mardikh, en Sirio, datiĝanta inter 27-a jarcento a.K. kaj 24a a.K., poste detruita de asirianoj.

Prasinaja skribaĵoRedakti

Antikva prasinaja skribaĵo trovita sur la Monto Sinajo montras la vortojn ’lḏ‘lm (El id 'olam), interpretitajn kiel ’il ḏū ‘ôlmi, nome "El la Eternulo" aŭ la "Eterna Dio".

HititojRedakti

En iuj skribaĵoj aperas la nomo de ’Ēl qōne ’arṣ, nome de "'El kreinto de la tero". Similaĵo estis trovita en Leptis Magna, en Tripolio, datebla je la 2-a jarcento. La sama titolo aperas en hititaj tekstoj.

HuritojRedakti

En hurita himno estas atribuitaj al El[1] diaj povoj kaj ŝajnas difinita ankaŭ ’il brt kaj ’il dn, tradukitaj respektive kiel "El, de la alianco" kaj "El, la juĝisto"[2].

AmoridojRedakti

amoridaj skribaĵoj trovitaj en urbo de ilia teritorio kun referenco al nombraj diaĵoj, foje cititaj laŭnome, aliaj laŭtitole, ofte entenas en la radiko la nomon El en la formo de Il, kultata kiel "dio". En la personaj nomoj de Amoridoj la plej komunaj elementoj referencantaj al dio estis Il.[3]

UgaritanojRedakti

En Ugarito tri listoj de dioj, elfositaj en la koresponda arkeologia situo, komenciĝas per la cito pri El kaj ties tri filoj Dagon, Baalo kaj Hadad, atribuante al tiuj kvar dioj la titolon de ’il-’ib, eble ĝenerala nomo ankaŭ de la ugarita popolo [4]. Tamen, neniu templo troviĝis dediĉita al El, al kiu foje estas ligita la titolo de "patro de la dioj" kaj ‘abū ‘adami ("patro de la homo") kaj qāniyunu ‘ôlam ("eterna kreinto"), kaj “batalanto”. El ĉi-kaze fariĝas roluloj en multaj mitoj.

Sinsekvaj atestojRedakti

 
Ceremonia fenica masko prezentanta la dion El.

FenicioRedakti

Ankaŭ fenica amuleto de la 7-a jarcento a.K. trovita en Arslan Tash ŝajnas referenci al El. Tiu dio do, estis kultata en la fenica kolonio de Kartago.

KanaanoRedakti

Laŭ la loĝantoj de Kanaano, EliIl estis la supera dio, patro de la homaro kaj de ĉiuj specioj. Al li la mito asignas du edzinojn kaj certmomente li aperas kiel dio de la fulmoj kaj tondroj kaj stormoj kaj de la Submondo. Kaj foje estas prezentata kiel malljunulo kun blanka barbo.

El bibliaRedakti

 
Il tetragramo YHWH en fenica lingvo (1100 a.K. - 300 d.K.), en aramea lingvo (10-a jarcento a.K. – 1-a j. p.K, kaj en moderna hebrea lingvo: la kvar literoj de la dekstro al maldekstro.

En la hebrea Tanako, El estas unu el la nomoj per kiuj estas citita la hebrea Javeo. Oni vidu ekzemple la Genezon.

Hipotezoj pri la origino de la biblia dioRedakti

Ofte en la hebrea Biblio estas uzata por indiki Dion la komunan esprimon, kiel jam supre vidite, El kaj kombinaĵo de tiu nomo kun aliaj vortoj. Sed en la Biblio aperas ankaŭ personnomo de Dio skribita per la tieldirita tetragramo יהךה laŭ tradicie eldirita de Dio mem. La senco de tiu vorto sonas “mi estas kiu estas” (aŭ samsencaj similaĵoj). Tial pri tiu nomo oni konas la skriban modelon kaj la signifon, sed oni ne konas la dirmanieron ĉar la hebreoj ĝin ne eldiris kaj anstataŭigis per “Adonaj” (=Sinjoro). [5]

Laŭ hipotezo, semidaj popoloj devenantaj el Sirio kaj loĝantaj en Egiptio, dum la dua jarmilo a.K, eble identigis El kun la dio unika Aton, dum la regado de faraono Aĥnaton. Same kiel Aton estis konsiderita la kreinto kaj generanto de ĉiuj aliaj dioj de la egipta panteono, tiel ankaŭ El estus imagita tia. El tio facilas opinii ke Moseo supreniris al Monto Sinajo kun tiu nomo jam venerata de la hebrea popolo. Multas, krome, similaj hipotezoj, sed neniu trovas kontentigan apogon ĉe esploristoj.[6]

La sama radiko <ˤ-l-h>, el kiu devenas la nomo El, originas en la araba lingvo la terminon Alao, la Dio unika de islamanoj.

NotojRedakti

  1. Ugaritica V, dokumento RS 24.278
  2. Cross (p. 39)
  3. Kaj ankaŭ HadadAdad kaj Dagan.
  4. Cross [1973; p. 14]
  5. Ĉu eblas ke tiu nomo povas esti deviga se Dio mem ne sciigis kiel oni ĝin eldirus?
  6. Israel Finkelstein kaj Neil Asher Silberman, La spuroj de Moseo, 2001.

BibliografioRedakti

  • Bruneau, P.: Recherches sur les cultes de Délos à l'époque hellénistique et à l'époque imperiale, E. de Broccard, 1970, Parigi.
  • Cazelles, H.: "Mari et l'Ancien Testament", in XVe Rencontre Assyriologique Internationale (La Civilisation de Mari Liegi, 1966), Parigi, 1967, pp. 82–86.
  • Cross, Frank Moore (1973). Canaanite Myth and Hebrew Epic. Cambridge, Mass., Harvard University Press. ISBN 0-674-09176-0.
  • Messod e Sabbah Roger: I Segreti dell'Esodo, Tropea Editore, 2005
  • Finkelstein Israel e Silberman Neil A.: Le tracce di Mosè. La Bibbia tra storia e mito, Carocci, 2002
  • Garbini, C.: Storia e ideologia nell'Israele antico, Brescia, 1986.
  • Grottanelli, C.: "La religione di Israele prima dell'Esilio", in: Storia delle religioni. 2. Ebraismo e Cristianesimo, a cura di G. Filoramo, Roma, 1995.
  • Rosenthal, Franz (1969). "The Amulet from Arslan Tash". Trans. in Ancient Near Eastern Texts, 3rd ed. with Supplement, p. 658. Princeton: Princeton University Press. ISBN 0-691-03503-2.
  • Teixidor, James (1977). The Pagan God Princeton: Princeton University Press. ISBN 0-691-07220-5

Vidu ankaŭRedakti