Elohim

hebrelingva dinomo, morfologie plurala

Elohim (hebrelitere אֱלהִים) estas maskla pluralo de la vorto indikanta la diecon aŭ, pli ĝuste, signifanta “tiujn, kiuj venis el la ĉielo”. La bibliaj verkintoj, la hebrea tradicio kaj tradukintoj semantike interpretis ĝin kiel “Dio”, kvankam gramatike la vorto estas plurala.

Elohim
Biblia persono
dinomo • nomoj de Dio en Judismodiaĵo
Informoj
Originala nomo אֱלֹהִים
Sekso vira
vdr
"Kaj Elohim kreis Adam" de William Blake.

Ĝia etimologio pasas tra diversaj solvoj. Unu por la multaj: ĝi devenus el la radikoj "E-lhoa", kiu indikus “La Supero Esto, tiu kiu ekzistas ne bezonante je iu alia", nome “kiu ne estas generita sed havas la vivon en si mem”. Kelkaj, tamen, vidas tiun ĉi interpreton de la etimologio iom tro intelekta kaj proponas interpretojn pli konkretajn: “kiu sentigas timon" aŭ "tiu, ĉe kiu la timanto povas trovi rifuĝon”...

Pri ĝia supervivo en kuntekstoj monoteismaj kiel iuj bibliaj oni proponas la jenajn hipotezojn: la unua opinias ke temas pri leksika restaĵo de eventuala prahebrea, aŭ sammedia, kulturo. E-lohim estus la pluralo de E-loha (oni vidu la sonan similon kun Alah kaj Allah, nome Dio, antaŭe por la siriaj kristanoj kaj poste la islamanoj kaj kristanaj arablingvaj) kiu havas la komunan radikon “diecan” EL.

Alia ekspliko proponas specialan uzon de majesta pluralo latine: pluralis maiestatis celanta ekzalti eĉ pli kaj pli la diaĵon unusolan kaj unikan de la Sankta teksto, kaj do ne vere rilatas al pluaj personuloj. Sed, oni observas, ke la uzo de la pluralo majesta havas aŭtonoman originon en Okcidento.

En la Hebrea gramatiko troviĝas io simila en la uzo de intensivaj formoj en lingvo kiu ignoras ajnan formon de superlativo; sed lingvistoj informas ke tiu majesta pluralo estis tute ignorita de la biblia aŭ paralela literaturo.

Oni konjektis, ke sub tiuj pluraloj kaŝiĝas provo komprenigi, ke pluralo zorgas presenti Dion diversvizaĝan, ĉar tiu estas neniamaniere komplete priskribebla de la homa lingvaĵo.[1]

Ekzistis, sed ĉe nur malmultaj, kristanoj, kiuj estas kredantaj je dogmo de la Triunuo, tiuj trovis facilan argumenton por ĝin plifortigi: la biblia teksto parolus prurale pro tio ke en Dio kunekzistas tri diversaj personoj, nome la Patro, la Filo, kaj la Spirito. Tamen la pluralo ne kontraŭas certe la dogmon. Cetere en la Malnova Testamento aliaj pasaĵoj uzas la pluralon kiam oni atendus la singularan formon eĉ en pronomaj formoj.

Pluralo indikanta singularon redakti

"Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni. Genezo 1,26.

Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam fariĝis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaŭ de la arbo de vivo kaj manĝos kaj vivos eterne” (Gn 3,22)

Oni en la listo de tiuj ekzemploj enmetas ankaŭ, sed ne tute prave, la epizodon de Genezo 18, kiam Abrahamo ricevis la viziton de la Eternulo (Gn 18): li vidis tri kaj ĉiam parolas singulare (skize: li rekontas tri kaj adoras unu).

Monoteismo juda profitas de la termino E-lohim (aŭ Elohim) por almemorigi realojn ege malsamajn inter si: la anĝelojn, ekzemple, de la Ĉiela Kortego (Psalmo 138,1); personulojn aktivajn aŭ menciatajn en la romana religia verko Ijobo 1,6; 29,1; 89,7). Kelkaj bibliistoj opinias konstatebla tiun penssistemon ankaŭ en tekstoj de la Nova Testamento, ekzemple en Hebreoj 1,5 kaj Apokalipso 22,8-9. Foje en la Biblio sinonimas Javeo kaj Anĝelo de Javeo.

Iuj studuloj pri antikvaj lingvoj opinias ke la uzo sendistinga de la sama termino por indiki sustancojn malsamajn naskiĝas el la fakto ke la ŝemidaj lingvoj ne atingis tiam la precizecon de la greka kiu klare distingas, per diversaj terminoj, Anĝelon (Άγγελoς) el Dio (θεός).

Ofteco de Elohim en la Hebrea Biblio redakti

Nombraj la pasaĵoj, en la Malnova Testamento, en kiuj ĉeestas la plurala formo (foje ankaŭ en la pronomo:

“Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni, […]Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam fariĝis kiel unu el Ni (Genezo 1,26; 3,22).

La hebrea monoteismo per la termino Elohim indikas figurojn tre malsamajn inter si: la anĝeloj de la Ĉiela Kortego (psalmo 138,1); kreitaj estaĵoj (Hebreoj 1,5) kaj identigitaj kiel filoj de Dio (Ijob 1,6; 29,1; 89,7); estaĵoj laŭnature ne diaj (Apokalipso 22,8/9). Iuj esploristoj pri antikvaj lingvoj imputas tiun uzon plursencan de Elohim al pli granda simpleco de hebrea lingvo ol tiu greka, ekzemple, - en kiu elstaras preciza distingo inter la termino Anĝelo (ἄγγελoς) kaj Dio (θεός) kvankam ili povas esti de la sama medio aŭ kortego.

En la Genezo Elohim oftas pli ol YHWH: 139 kazoj kontraŭ 118, 167 kontraŭ 143 se oni kalkulas ankaŭ la vortojn kombinitajn. Elohim prezidas aparte la kreadon de la mondo.[2] Tamen en Levidoj ĝis preskaŭ malaperas.

Bibliografio redakti

  • Biblia Vortaro, LA.B.O, Romo, 1984
  • K. van der Toorn, Bob Becking, Pieter Willem van der Horst (eld.), "Dictionary of deities and demons in the Bible" (reviziata 2a eldono, Brill, 1999) p.274, 352-3
  • Gianfranco Ravasi [2]
  • Katolikaj enciklopedioj
    • [3] Enciclopedia_Cattolica
    • [4] Cathopedia:Voci_indispensabili]
    • [5] Catholic_Encyclopedia

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Enciclopedia della Bibbia - Ed. LDC - vol. 2, coll. 1289 - 1290
  2. [1]