Isaako

(Alidirektita el Isaak)

En la Biblio, laŭ la Geneza libro de la Malnova Testamento, Isaako estas la dua patriarĥo de Izraelo, sola filo de Abraham kaj Sara, patro de Esav kaj Jakob.

Isaako
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Korano
Genezo 24
Genezo 25
Genezo 26
Genezo 27
Genezo 28
Genezo 31
Genezo 32
Genezo 35
Genezo 46
Genezo 48
Informoj
Originala nomo יצחק
Eble sama Isaako en Islamo
Sekso vira
Nacieco sen valoro
Religio sen valoro
Loĝloko Gerar
Okupo paŝtisto
Patro Abrahamo
Patrino Sara
Gefratoj Iŝmael
Edzo/Edzino Rebeka
Infanoj JakoboEsav
vdr
Isaako, dua hebrea patriarko, prapatro de Izraelo

Kvankam jam pasis la naskomatura aĝo de Sara, Dio promesis al Abraham kaj Sara, ke ili havos filon, kaj baldaŭ naskiĝis Isaako. Poste Dio priprovis obeemon de Abraham kaj ordonis oferi la filon. Abraham faris ĉiun antaŭpreparon por la ofera ceremonio, sed Dio fine malhelpis lin plenumi la agon.

Oni nomas Dion en la Malnova kaj Nova Testamentoj kiel Dion de Abraham, Isaako, kaj Jakob, ĉar Dio promesis kaj ordonis al ili, tiel ke la promeso etendiĝis al ĉiu posteulo.

La historio, en kiu Abraham obeas la ordonon de Dio kaj pretas oferi sian filon Isaakon, aperas en la frua kristana eklezio kiel ekzemplo de fido (Heb. 11:17) kaj obeo (Jak. 2:21).

En la postaj judaj tradicioj, la ofero de Isaako estas citita en preĝoj por indulgo de Dio.