Malfermi la ĉefan menuon

Abraham

patriarko menciita en Genezo

Abraham, denaske Abram, Esperantlingve Abrahamo[1], estis la unua biblia patriarko, respektata de tri grandaj mondreligioj, interalie Judismo, Kristanismo kaj Islamo, laŭnome Abrahamaj religioj. Laŭ la biblia libro Genezo, Dio diris al Abraham, ke li eliru el sia lando, Ur el Ĥaldeo, kaj iru al la lando Kanaana. Dio promesis al Abraham, ke "Mi faros vin granda popolo," kaj, ke Li benus Abrahamon kaj grandigus lian nomon. Al Abraham naskiĝis ok filoj: Iŝmael de Hagar, la dua edzino de Abraham kaj origine la sklavino de lia unua edzino Sara, Isaak de Sara, kaj ses aliaj de lia tria edzino Ketura. Iŝmael estas rigardata kiel prapatro de la araboj, kaj Isaak same por la hebrea nacio, nome judoj.

Abraham
Rembrandt Harmensz. van Rijn 035.jpg
Persona informo
Naskiĝo
en Mezopotamio
Morto
Tombo Groto de Makpela
Loĝloko KanaanoMezopotamio
Familio
Patro Teraĥ
Patrino Amasla'i
Frat(in)oj Nahor • Haran
Edz(in)o SaraHagarKetura
Infanoj IŝmaelIsaakZimranJokŝanMedan (filo de Abraham)MidjanJiŝbak • Shuah
Profesio
Profesio profeto • rasul
Information icon.svg
vdr
Parto de serio

stelo de Davido  Menora.svg
Judismo

Portalo | Kategorio
Judoj · Judismo · Kiu estas judo
Ortodoksaj · Konservema judismo
Progresiva (Reforma - Liberala) · Ultraortodoksaj
Samarianoj · Falaŝoj · Karaimoj
Etnaj grupoj kaj lingvoj
Aŝkenazoj · Sefardoj · Mizraĥoj
Hebrea · Jida · Judhispana · Geeza
Religio
Dio · Principoj de kredo en judismo · Diaj nomoj
613 micvot · Halaĥa · Leĝaro de Noe
Mesio · Eskatologio
Juda pensado, filozofio kaj etiko
Juda religia filozofio
Cdaka · Musar · Elekteco
Ĥasidismo · Kabalo · Haskala
Religiaj tekstoj
Torao · Tanaĥo · Miŝno · Talmudo · Midraŝo
Tosefta · Miŝne Tora · Ŝulĥan Aruĥ
Siduro · Maĥzoro · Pijuto · Zoharo
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Brit mila · Brit ŝalom · Pidjon ha-ben · Simĥat Bat · Bar-micvo
Ŝiduĥ · Nupto · Divorco (Get) · Sepulto
Kaŝrut · Juda kalendaro · Judaj festotagoj
Talito · Tfilino · Cicito · Kipao
Mezuzo · Menorao · Ŝofaro · Sefer Tora
Signifaj figuroj de judismo
Abraham · Isaak · Jakobo · Moseo
Salomono · Davido · Elija · Aaron
Maimonides · Nacĥmanides · Raŝi
Ba’al Ŝem Tov · Gaon de Vilno · Maharal
Religiaj konstruaĵoj kaj institutoj
Templo · Sinagogo · Jeŝivo · Bejt midraŝ
Rabeno · Ĥazan · Dajan · Gaon
Kohen (pastro) · Maŝgiaĥ · Gabaj · Ŝoĥet
Mohel · Bejt din · Roŝ jeŝiva
Juda liturgio
Ŝema · Amida · Kadiŝ
Minhag · Minjan · Nosaĥ
Ŝaĥarit · Minĥa · Ma’ariv · Ne’ila
Historio de judoj
Antikva historio de Izraelo
Historio de judoj en mezepoko
Historio de judoj en novepoko
Proksimaj temoj
Antisemitismo · Holokaŭsto · Israelo
Filosemitismo · Cionismo
Abrahama religio

Dio provis Abrahamon kaj ordonis al li, ke li oferdonu sian filon (Isaakon laŭ Judismo kaj Kristanismo, Iŝmaelon laŭ Islamo). Abraham malfeliĉis pro tio, sed volis fari tion, kiun Dio ordonis al li. Dio vidis lian fidon kaj haltigis lin antaŭ la faro. Anstataŭe li ordonis al li ke li oferbuĉu ĉu ŝafon ĉu kapron apudan, kio poste iĝis kialo por festo de islamanoj.

La historio de Abraham troviĝas en la biblia libro Genezo. Abraham pritraktiĝas multloke ankaŭ en la Korano, kie li nomiĝas Ibrāhīm (arablingve ابراهيم).

Li estas konsiderataj kiel patro de la popolo (prapatro), iel metafore de la homaro.

La promesoj de Dio al AbrahamRedakti

Kiam Abraham akceptis la dian alvokon kaj obeis al la diaj ordonoj, Dio ŝanĝis lian nomon el Abram al Abraham por signifi novan vivon kaj novan destinon. Li havis la aĝon de sepdek kvin jaroj kiam Dio ordonis al li forlasi sian popolon kaj iri al lando kiun Li montros al li. La ordono estis kun sepobla promeso:

Dio faros lin granda popolo;

Dio benos lin;

Dio grandigos lian nomon;

Li estos beno;

Dio benos liajn benantojn;

Liajn malbenantojn Li malbenos;

Ĉiuj gentoj de la tero beniĝos per li

—(Gn 12:1-4)

Ĉi tiuj promesoj estis faritaj al homo kiu ne havis ian biologian filon je la aĝo de sepdek kvin jaroj. Tamen, li kredis je Dio kaj obeis Lin. Post kelka tempo, Dio reasertis Siajn promesojn por li, sed li miris kiel la promesoj estos plenumitaj ĉar li restis senfila. Li eĉ pensis ke sia ĉefservanto heredos lian posedaĵon. Tamen, Dio recertigis lin ke "nur tiu, kiu eliros el [lia] internaĵo, estos [lia] heredanto" (Gn 15:4), kaj ke liaj idoj heredos la landon kie li estis fremdulo. Abraham kredis je Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.

La genta origino de AbrahamRedakti

Pri Abraham ekparolis la Genezo en la ĉapitro 11-a, sed post tio li malaperis el la biblia literaturo (profetoj kaj la kanonaj libroj pri li silentas kaj, referencante al la pasinto, ili citas nespecife la “patrojn” por indiki la generacion de la Eliro). Se la Genezo estas refaro de la sesa jarcento a.K., do dum la tempo de la babilona ekzilo, kritikistoj - historiistoj, antropologoj, arkeologoj, semiologoj, semitologoj ktp - lin izolis en kategorio de mitoj aŭ lin identigis kun kolektiva aŭ triba grupo. La vojaĝo-elmigro de Abraham de Ur al Harran kreiĝus kiel retrospektiva resalto de la evento de la reveno de la hebreoj el la babilona ekzilo. La alveno de Abrahamo al Palestino kaj la okazaĵoj de lia integriĝo kun la lokaj popoloj devis servi kiel modelo por la paca integriĝo de la revenantoj inter la popolo de la Palestino al ili samtempa. Hodiaŭ tamen la samspeca kritiko emas savi la rakontan substancon kiel esence veran historion de la personulo, kiu krome prezentiĝas, almenaŭ laŭ la komuna pensado, kiel la bazo de la hebrea kaj kristana, kaj ankaŭ iusence de la islama, kredoj.

Ĉiukaze oni multe diskutas pri la origina gento kaj lando kaj pri la historiaj eventoj provokintaj la elmigron de Abraham.[2]

La biblia rakontoRedakti

 
Pentraĵo pri la eliro de Abraham de József Molnár.

Abram edziĝis al Sarah (Sarai), kiu estis nefekunda. Terah, kun Abram, Sarai, kaj Lot, eliris al Kanaan, sed setliĝis en loko nomita Haran, kie la patro Terah mortis estante 205-jaraĝa. [3] Dio estis ordoninta al Abram lasi sian landon kaj proksimulojn kaj iri al lando kiun li montros al li, kaj promesis ke li faros el li grandan nacion, benos lin, faros lian nomon granda, benos tiujn kiuj benos lin, kaj malbenos tiujn kiuj povos malbeni lin.[4] Abram estis 75 jaraĝa kiam li lasis Haran kun sia edzino Sarai, sia nevo Lot, kaj ĉion kion li estis akirinta, kaj veturis al Sikem en Kanaano.[5]

SaraiRedakti

 
Konsilo de Abraham al Sarai (akvarelo ĉ. 1896–1902 de James Tissot).

Estis akra malsatego en la lando Kanaano, kaj tial Abram kaj Lot kaj siaj familianoj, veturis al Egipto. Survoje Abram diris al Sarai ke ŝi diru esti lia fratino, por ke la Egiptianoj ne mortigu lin. [6] Kiam ili eniris en Egiption, la funkciuloj de la Faraono laŭdis la belon de Sarai al la Faraono, kaj ili portis ŝin en la palacon kaj donis al Abram havaĵojn interŝanĝe. Dio ĉikanis la Faraonon kaj lian subulojn per plagoj, kio kondukis la Faraonon klopodi esplori tion kio okazas pro malpravo.[7] Malkovrinte ke Sarai estas edziniĝinta virino, Faraono petis ke Abram kaj Sarai foriru.[8]

Apartigo de Abram kaj LotRedakti

 
Priskribo de la Apartigo de Abram kaj Lot fare de Wenceslaus Hollar.

Kiam ili revenis al la areoj de Betel kaj Hai, la grandaj brutaroj de Abram kaj de Lot okupis la samajn paŝtejojn. Tio iĝis problemo por la paŝtistoj, kaj tiuj konfliktoj iĝis tiom neelteneblaj ke Abram sugestis, ke Lot elektu apartan areon, ĉu maldekstren ĉu dekstren porke nestu konflikto inter samideanoj. Lot elektis iri orienten al la ebenaĵoj de la rivero Jordano kie la tero estis bone irigaciita ie ajn tiom for kiom ĝis Zoar, kaj li ekloĝis en la urboj de la ebenaĵo al Sodomo. Abram iris suden al Hebron kaj setliĝis sur la ebenaĵo de Mamre, kie li konstruis altaron por adori Dion.[9]

KedorlaomerRedakti

 
Kunsido de Abraham kaj Melkicedek (pentraĵo ĉ. 1464–1467 de Dirk Bouts la Maljuna).

Dum la ribelo de la urboj de la rivero Jordano kontraŭ Elam,[10] la nevo de Abram, nome Lot, estis kaptita prizonulo kun sia tuta posedaĵo fare de la armeo de Elamanoj. Tiu venis kolekti la militrabadon, post esti venkinta super la armeoj de la reĝo de Sodomo.[11] Lot kaj lia familio tiam estis setliĝintaj en la ĉirkaŭo de la regno Sodomo kio faris ilin tro videbla celo.[12]

Iu fuĝinto venis kaj informis al Abram pri tio kio okazis. Kiam Abram ricevis tiujn novaĵojn, li tuj arigis 318 trejnitajn servistojn. La armeo de Abram iris norden persekuti la Elamidan armeon, kiu estis jam elĉerpita pro la Batalo de Siddim. Kiam ili kaptis ilin ĉe la urbo Dan, Abram planis batalplanon disigante sian grupon en pli ol unu unuo, kaj lanĉis noktan atakon. Ne nur ili kapablis liberigi la kaptitojn, sed la unuo de Abram persekutis kaj mortigis la reĝon Elaman Kedorlaomer ĉe Hobah, ĝuste norde de Damasko. Ili liberigis Lot, same kiel liajn personaron kaj posedaron, kaj rekuperis ĉiujn el la havaĵoj el Sodomo kiujn ili estis kaptintaj.[13]

Post la reveno de Abram, la reĝo de Sodomo venis kunsidi kun li en la Valo de Ŝaveh, nome la "valo de la reĝo". Ankaŭ, Melkicedek reĝo de Salem (Jerusalemo), Moŝta Pastro de Dio, portis panon kaj vinon kaj benis Abram-on kaj Dion. Abram tiam donis al Melkicedek unu dekonon de ĉio. La reĝo de Sodomo tiam proponis al Abram teni la posedojn se li nuu deziris revenigi sian popolon. Abram malakceptis ajnan pakton kun la reĝo de Sodomo, nur pri tio ke ili havu la parton apartenantan al liaj aliancanoj.[14]

InterkonsentoRedakti

 
La vizio de Dio adresanta al Abraham por kalkuli la stelojn (lignogravuraĵo de Julius Schnorr von Carolsfeld el la verko de 1860 nome Biblio en bildoj).

Laŭ la skribaĵoj, la voĉo de Dio venis al Abram en vizio kaj ripetis la promeson de lando kaj posteuloj tiom nombraj kiom la steloj. Abram kaj Dio faris interkonsentan ceremonion, kaj Dio parolis al li pri la estontaj ligoj de Israelo en Egipto. Dio priskribis al Abram la landon kiun liaj posteuloj postulos: nome la lando de Kenitanoj, Kenizianoj, Kadmonitanoj, Hititoj, Perizitanoj, Refaimanoj, Amoritanoj, Kanaananoj, Girgaŝanoj kaj Jebusanoj.[15]

HagarRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hagar.
 
Abraham, Sarah kaj Hagar, imagita tie en la Biblia ilustraĵo el 1897.

Abram kaj Sarai klopodis kompreni kiel li iĝos prageneranto de nacioj, ĉar post 10 jaroj de vivo en Kanaano, neniun filon ili havis. Sarai tiam proponis sian egiptan servistinon, nome Hagar, al Abram kun la intenco ke ŝi havigos al li filon.

Post Hagar konstatis, ke ŝi gravedas, ŝi ekmalaprezis sian mastrinon, Sarai. Sarai reagis per mistraktado al Hagar, kaj Hagar foriris en la naturon. Anĝelo parolis kun Hagar ĉe fonto survoje al Ŝur. Li instruis ŝin reveni al la kampadejo de Abram, kaj kia ŝia filo estos. Ŝi devos nomi sian filon Iŝmaelo. Hagar tian alvokis al Dio kiu parolis al ŝi "El Roi" (Dio). El tiu tago antaŭen, tiu puto estis nomita Beer-lahai-roi, ("La puto de tiu kiu amis kaj vidis min."). Ŝi tiam faris kiel oni instruis al ŝi nome revenante al sia mastrino por havi sian filon. Abram estis 86-jaraĝa kiam naskiĝis Iŝmaelo.[16]

SarahRedakti

Dektri jarojn poste, kiam Abram estis 99-jaraĝa, Dio deklaris la novan nomon de Abram: "Abraham" – "patro de multaj nacioj".[17] Abraham poste ricevis la instruojn por la Interkonsento, el kio la religia cirkumcido de maskloj estos la signalo.[18]

Dio deklaris ankaŭ la novan nomon de: "Sarah", benis ŝin kaj diris al Abraham, "Mi donos al vi filon el ŝi".[19] Abraham ridis, kaj gapis kiel tio povas okazi konsiderinte, ke li estas centjara kaj Sarah naŭdekjara.[20] Tuj post la renkonto de Abraham kun Dio, jam estis la tuta viraro liafamilie, inklude li mem (99-jaraĝa) kaj Iŝmael (13-jaraĝa), cirkumcidita.[21]

Tri vizitantojRedakti

 
Abraham kaj la tri anĝeloj (akvarelo ĉ. 1896–1902 de James Tissot).

Ne longe poste, dum la varmo de tago, Abraham estis sidanta ĉe la enirejo de sia tendo ĉe la terebintoj de Mamre. Li alrigardis kaj vidis tri homojn en ĉeesto de Dio. Tiam li kuris kaj adorklinis al la grundo por bonvenigi ilin. Abraham tiam proponis lavi iliajn piedojn kaj donis al ili pecon da pano, kion ili akceptis. Abraham urĝis al la tendo de Sarah por mendi kukojn el selektita faruno, poste li ordonis al servisto prepari selektitan bovidon. Kiam ĉio estis preparita, okazis la manĝo sub arbo.[22]

Unu el la vizitantoj diris al Abraham ke post lia reveno la venontan jaron, Sarah havos filon. Estante je la tendenirejo, Sarah aŭskultis tion kion ili diris kaj ŝi kontentis pri la plano havi filon je sia aĝo.

Peto de AbrahamRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Sodomo kaj Gomoro kaj Lot (Biblio).
 
Abraham vidas Sodomon brulantan (akvarelo ĉ. 1896–1902 de James Tissot).

Post la manĝo, Abraham kaj la tri vizitantoj stariĝis. Ili supreniris al altaĵo el kio oni superrigardis la 'urbojn de la ebenaĵo' por studi la faton de Sodomo kaj Gomoro pro siaj abomenindaj pekoj kiuj estis tiom grandaj, ke ili movis al Dio al la agado. Ĉar la nevo de Abraham estis loĝanta en Sodomo, Dio fidis planojn por konfirmo kaj juĝi tiujn urbojn. Je tiu punkto, la du aliaj vizitantoj iris al Sodomo. Tiam Abraham direktis sin al Dio kaj plendis al Li ke se estas almenaŭ malpli ol kvindek personoj justaj en la urbo, Dio pardonos la urbon. Tiel pro dek justuloj, Dio deklaris, ke li ne detruos la urbon.[23]

Kiam ambaŭ vizitantoj venis al Sodomo por fari sian informon, ili planis resti en la urboplaco. Tamen, la nevo de Abraham, Lot, renkontiĝis kun ili kaj ege insistis, ke tiuj du "homoj" restu en lia hejmo por la nokto. Homamasa sturmo venis al la domo de Lot kaj petis al Lot ke li redonu siajn gastojn ke ili povu "koni" (v. 5) ilin. Tamen, Lot objekciis kaj proponis eĉ siajn virgulinajn filinojn kiuj ne estis "konintaj" (v. 8) virojn al la homosturmo anstatataŭe. Ili malakceptis tion kaj klopodis rompi la pordon de Lot por kapti liajn gastojn,[24] tiel konfirmante la malbonon de la urbo kaj provokante sian tujan detruon.[25]

Frue la venontan matenon, Abraham iris al la placo kie li staris antaŭ Dio. Li "rigardis al Sodomo kaj Gomoro" kaj vidis kio estis okazinta al la urboj de la ebenaĵo, kie ne estis eĉ "dek justuloj" (v. 18:32), ĉar "la fumo de la lando supreniris kiel la fumo de forno."[26]

AbimelekRedakti

 
La karavano de Abraham. Akvarelo de Tissot, ĉ. 1900.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Endogamio kaj Abimelek.

Abraham setliĝis inter Kadeŝ kaj Ŝur en la tero de Filiŝtoj. Dum li estis loĝanta en Gerar, Abraham malferme asertis, ke Sarah estis lia fratino. Malkovrinte tion, la reĝo Abimelek portis ŝin al li. Dio tiam venis al Abimelek en sonĝo kaj deklaris ke prenante ŝin rezultos en morto ĉar li estas la edzino de viro. Abimelek ne tuŝis ŝin, kaj demandis ĉu li detruos ankaŭ justan nacion, speciale ekde Abraham diris, ke li kaj Sarah estas fratoj. Reage, Dio diris al Abimelek, ke li estas justa. Tamen, se li ne redonos la edzinon al Abraham, Dio certe detruos Abimelekon kaj lian tutan parencaron. Oni informis al Abimelek ke Abraham estas profeto kiu preĝos por li.[27]

Frue la venontan matenon, Abimelek informis al siaj servistoj pri sia sonĝo kaj alproksimiĝis al Abraham demandante kial li portis kulpon al lia regno. Abraham asertis, ke ne estas timo de Dio en tiu loko, kaj ke ili povas mortigi pro lia edzino. Tiam Abraham defendis, ke li ne mensogis: "Kaj fakte ŝi estas mia fratino; ŝi estas la filino de mia patro, sed ne la filino de mia patrino; kaj ŝi iĝis mia edzino."[28] Abimelek revenigis Sarah-on al Abraham, kaj donacis al li ŝafojn, oksojn kaj servistojn; kaj invitis lin setliĝi kie plaĉos al li en la terojn de Abimelek. Krome, Abimelek donis al Abraham milon da pecoj de arĝento kiel justigo por Sarah. Abraham tiam preĝis por Abimelek kaj lian parencaron, ĉar Dio estis frapinta la virinojn per nefekundeco pro la preno de Sarah.[29]

Post loĝi dum iom da tempo en la tero de Filiŝtoj, Abimelek kaj Fikol, la ĉefo de liaj trupoj, alproksimiĝis al Abraham pro disputo kiu rezultis en violenta polemiko ĉe puto. Abraham tiam plendis al Abimelek pro la agresemaj atakoj de la filista servanto kaj la kapto de la puto de Abraham. Abimelek pledis nescion pri la okazo. Tiam Abraham proponis pakton por havigi ŝafojn kaj oksojn al Abimelek. Krome, por atesti ke Abraham estis la nura kiu elfosis la puton, li ankaŭ donis al Abimelek sep ŝafinojn kiel pruvo. Pro tiu ĵuro, ili nomis la lokon de tiu puto: Be'er Ŝeba, kio signifas "puto de la ĵuro" aŭ "sep putojn". Post Abimelek kaj Fikol revenis al Filiŝtio, Abraham plantis fuktoĝardenon en Beerŝeba kaj nomis ĝin "la nomo de la Senjoro, la ĉiamdaŭra Dio."[30]

IsaakRedakti

 
Buĉofero de Isaak, de Caravaggio.

Kiel estis profetigita en Mamre la antaŭan jaron,[31] Sarah iĝis graveda kaj donis unu filon al Abraham, en la unua jariĝo de la interkonsento de cirkumcido. Abraham estis "centjaraĝa", kiam naskiĝis lia filo kiun li nomis Isaak; kaj li cirkumcidis lin kiam li estis oktaga.[32] Ĉe Sarah, la penso pri nasko kaj zorgo de filo, je tiom alta aĝo, ankaŭ multe ridigis ŝin, kaj kiel ŝi deklaris, ankaŭ tiu kiu aŭdos ridos kun ŝi.[33] Isaak plue kreskis kaj en la tago kiam li demamiĝis, Abraham faris granda feston por honori la okazon. Dum la celebrado, tamen, Sarah trovis, ke Iŝmael mokis; observo kiu ekklarigos la naskorajton de Isaak.[34]

IŝmaelRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Iŝmael.

Iŝmael estis dekkvar-aĝa kiam la filo de Abraham nome Isaak naskiĝis el Sarah. Kiam ŝi rimarkis, ke Iŝmael mokis Isaak-aon, Sarah diris al Abraham, ke li sendu kaj Iŝmael-on kaj Hagar-on foriri. Ŝi deklaris, ke Iŝmael ne kunhavos la heredon de Isaak. Abraham iĝis ege priokupita pro la vortoj de sia edzino kaj serĉis la konsilon de Dio. Dio diris al Abraham ne esti priokupita sed fari tion kion lia edzino ordonis. Dio recertigis al Abraham ke "la semo de Isaak estos via."[35] Li diris ankaŭ ke Iŝmael faros nacion, "ĉar li estos via semo".[36]

Frumatene, Abraham forportis Hagar-on kaj Iŝmael-on kune. Li donis al ŝi panon kaj akvon kaj forsendis ilin. Ambaŭ vagadis en la naturo de Beerŝeba ĝis ŝia botelo de akvo estis komplete forkonsumita. En momento de despero, ŝi eksplodis larme. Post Dio aŭdis la voĉon de la knabo, anĝelo de Dio konfirmis al Hagar ke li iĝos granda nacio, kaj "vivos el sia glavo". Akvoputo tiam aperis por ke ili povus savi siajn vivojn. Dum la knabo kreskis, li iĝis lerta arkpafisto kiu vivis en la naturo de Paran. Finfine lia patrino trovis edzinon por Iŝmael el sia lando, nome la lando de Egipto.[37]

Ofero de IsaakoRedakti

 
Abraham antaŭ la ofero de Isaak. El 14a-jarcenta meslibro.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ofero de Isaako.

Iam en la junaĝo de Isaak, Dio ordonis al Abraham oferi sian filon kiel buĉofero en la tero de Morija. La patriarko veturis tri tagojn ĝis li venis al la monto, kiun Dio estis indikinta al li. Li tiam ordonis la servistojn resti dum li kaj Isaak sekvis solaj al la monto. Isaak portis la lignon per kiu li estos oferita. Survoje, Isaak demandis al sia patro kie estas la oferota animalo, al kio Abraham respondis "Dio havigos oferotan ŝafon". Ĝuste kiam Abraham estis oferonta sian filon, li estis haltigita de la anĝelo de la Sinjoro, kaj li vidis malantaŭ li "virŝafon kaptitan en dornarbusto je ties kornoj", kion li oferis anstataŭ lian filon. Pro sia obeo li ricevis alian promeson de nombraj posteuloj kaj abundan prospereco. Post tiu okazo, Abraham iris al Beerŝeba.[38]

Abrahamaj religiojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Abrahamaj religioj.
 
Abrahamo kaj Isaako ekvojaĝas al la monto Morija por la ofero.

Abrahama religio (ankaŭ abrahamida religio) estas iu el grupo da religioj, kiuj devenas de komuna antikva ŝemida tradicio, kiu povas sekvi sian religian heredaĵon al Abraham, prapatro kies vivo prirakontiĝas en la Malnova testamento, kaj kiu taksiĝas kiel profeto en la Korano. La abrahama religiaro estas larĝa grupo de parencaj, plejparte unudiismaj religioj, inter kiuj kutime inkluziviĝas Judismo, Kristanismo, kaj Islamo, kaj ankaŭ Samarianismo kaj la Bahaa Kredo. Proksimume duono de la homaro troviĝas en la abrahama religiaro teorie.

Laŭ la judisma tradicio, Abraham estis la unua homo kiu malakceptis idolanismon, tial li simbole estis la fondinto de unudiismaj religioj. Tiusence, abrahama religio povus simple egali al unudiisma religio, sed ne ĉiuj unudiismaj religioj estas abrahamaj. En Islamo li estas kredata esti la unua unudiismano, kaj ofte referenciĝas kiel Ibrahim al-Hanif aŭ Abraham la unudiismano.

Ĉiuj la abrahamaj religioj iugrade devenas de la Judismo sekvata en la regnoj de Izraelo kaj Judujo antaŭ la Babilona ekzilo komence de la 1-a jarcento a.K.. Multaj kredas, ke Judismo en biblia Izraelo renovigiĝis kaj reformiĝis iugrade en la 6-a jarcento a.K. fare de Ezra kaj aliaj pastroj reveninte al Izraelo de la ekzilo. Samaritanismo disiĝis de Judismo dum la sekvaj kelkaj jarcentoj.

Kristanismo originis en Judio fine de la 1-a jarcento kiel draste reformita branĉo de Judismo; ĝi disvastiĝis al antikva Grekio kaj Romio, kaj sekve al la plimulto de Eŭropo, Azio, Ameriko, kaj multaj aliaj mondpartoj. Tra la jarcentoj, Kristanismo disbranĉiĝis en multajn apartajn ekleziojn kaj sektojn. Granda skismo dum la 5-a jarcento apartigis diversajn orientajn ekleziojn de la katolika eklezio en Romo. Aliaj grandaj skismoj estis la Orienta Skismo en la 11-a jarcento, kiu apartigis la romkatolikan eklezion de la orienta ortodoksa eklezio; kaj la Protestanta Reformacio de la 16-a jarcento, kiu naskis centojn da sendependaj protestantaj dividiĝoj.

Islamo originis en la 7-a jarcento en la arabiaj urboj Mekao kaj Medino. Kvankam ne dividiĝo de aŭ Judismo aŭ Kristanismo, ĝi malimplice pretendis esti kontinuaĵo kaj anstataŭigo por ili, kaj ripetis multajn el iliaj principoj. Laŭ islama kredo, la Korano estis la fina vorto de Dio kaj ĝia mesaĝo estis tiu de ĉiuj la profetoj. Islamanoj, ekzemple, kredas version de Genezo kaj je la linia praideco de la araboj de Abraham tra Iŝmael. Iŝmael estus koncipiĝinta de la dua edzino de Abraham, Hagar.


  patro:
Teraĥ

Biblia persono

En libroj:
Genezo

filoj:
Iŝmael, Isaak, Zimran, Jokŝan, Medan, Midjan, Jiŝbak kaj Ŝuaĥ

Religiaj tradiciojRedakti

Abraham ricevas altan pozicion de respekto en tri gravaj mondaj religioj, nome Judismo, Kristanismo kaj Islamo. En Judismo li estas la prapatro fondinta de la Interkonsento, nome speciala rilato inter la popolo de Judoj kaj Dio – nome kredo kiu havigas al la Judoj unikan pozicion kiel popolo elektita de Dio. En kristanismo, la Apostolo Paŭlo lernigis, ke la fido de Abraham en Dio – tiel antaŭante al la Leĝo de Moseo – faris lin la prototipo de ĉiuj el la kredantoj, kaj cirkumciditaj kaj necirkumciditaj. La islama profeto Muhammad postulis, ke Abraham, kies submeto al Dio konstitutis Islam kiel "kredanto antaŭ la fakto" kaj subfosis la judajn postulojn por ekskluda rilato kun Dio kaj pri la Interkonsento.[39]

JudismoRedakti

 
Paĝo el Torao.

En la juda tradicio, Abraham estas nomita Avraham Avinu (אברהם אבינו), "nia patro Abraham," signife, ke li estas kaj la biologia generinto de la Judoj kaj la patro de Judismo, nome la unua judo.[40] Lia historio estas legata en la ĉiusemajna Torao legante partojn, hegemonie en la paraŝot: Leĥ-Leĥa (לֶךְ-לְךָ), Vaĝejra (וַיֵּרָא), Ĉaĝej Sarah (חַיֵּי שָׂרָה), kaj Toledot (תּוֹלְדֹת).

En la Legendoj de la Judoj, Dio kreis ĉielon kaj teron por konto de la meritoj de Abraham.[41] Post la diluvo, Abraham estis la nura inter la piuloj kiu solene ĵuris neniam forlasi Dion,[42] kaj studis en la domo de Noah kaj Ŝem por lerni pri "Vojoj al Dio,"[43] kaj kontinuigante la linion de Altaj Sacerdotoj el Noah kaj Ŝem, poste li descendigis la postenon al Levi kaj al la Tribo de Levi kiel lia semo por ĉiam. Antaŭ lasi la teron de siaj patroj, Abraham estis mirakle savita el la arda fornego de Nimrod post lia kuraĝa agado disrompi la idolojn de Ĥaldeoj en pecojn.[44] Dum sia restado en Kanaan, Abraham alkutimiĝis al etendigo de gastigemo al veturantoj kaj eksterlandanoj kaj lernigis kiel laŭdi Dion kaj ankaŭ la konon de Dio al tiuj kiuj estis ricevinta lian gracion.[45]

Apud Isaak kaj Jakob, li estas la nura kies nomo aperas unuigita kun Dio, ĉar Dio laŭ Judismo estis nomita Elohei Abraham, Elohei Yitzchaq ve Elohei Ya`aqob ("Dio de Abraham, Dio de Isaak, kaj Dio de Jakobo") kaj neniam la Dio de iu ajn alia.[46] Li estis ankaŭ menciita kiel la patro de tridek nacioj.[47]

KristanismoRedakti

Abraham ne elstaras tiom en Kristanismo kiel en Judismo kaj Islamo. Estas Jesuo kiel Juda Mesio kiu estas centra al Kristanismo, kaj la ideo de dia Mesio estas tio kio apartigas Kristanismon el la du aliaj religioj.[48] En Romanoj 4, la merito de Abraham estas malpli lia obeo al la dia volo ol lia fido en la lasta graco de Dio; tiu fido havigas al li la meriton ke Dio elektis lin por la Interkonsento, kaj la Interkonsento estas el fido, ne el obeo.[49]

La Romkatolika Eklezio nomas Abraham "nia patro en la fido" en la Eŭkaristia preĝo fe la Roma kanono, deklamata dum la Meso. Li estas rememorata ankaŭ en la kalendaroj de sanktuloj de kelkaj eklezioj: en la 20a de aŭgusto en la Maronita eklezio, en la 28a de aŭgusto en la Kopta Eklezio kaj en la Asiria Eklezio de la Oriento (kun kompleta taga servo en tiu lasta), kaj en la 9a de oktobro en la Romkatolika Eklezio kaj en la Luterana Eklezio - Sinodo de Misurio. En la enkonduko al sia traduko de la 15-a jarcento de la rakonto pri Abraham en la Ora Legendo, William Caxton notis, ke la vivo de tiu patriarko estis legata en preĝejo en la dimanĉo antaŭ la Cindra merkredo.[50] Li estas la sankta patrono de tiuj kiuj dediĉas sin al la ekonomio de gastigado.[51] La Ortodoksa Kristana Eklezio rememorigas lin kiel la "Justa Prapatro Abraham", kun du festotagoj en sia liturgia kalendaro. La unua fojo estas en la 9a de oktobro (por tiuj eklezioj kiuj sekvas la tradician Julian Kalendaron, la 9a de oktobro kuŝas en la 22a de oktobro de la moderna Gregoria Kalendaro), kie li estas rememorata kun sia nevo la "Justa Lot". La alia fojo estas en la "Dimanĉo de Prapatroj" (du dimanĉoj antaŭ Kristnasko), kiam li estas rememorata kun aliaj prauloj de Jesuo. Abraham estas menciita ankaŭ en la Dia liturgio de Sankta Bazilo la Granda, ĝuste antaŭ la Anaforo, kaj Abraham kaj Sarah estas invokitaj en la preĝoj dirataj de la pasto al geedziĝantoj.

 
Abraham, Isaak, Jakob kaj Judah de Michelangelo Buonarroti, Siksta Kapelo, Vatikanurbo.

Tamen en historiaj epokoj de kunvivado de kristanismo kaj judismo en Eŭropo, respektive en Nordameriko, kie oni sekvas tieajn tradiciojn, oni komprenas populare, ke la figuro de Abraham korespondas pli al judoj ol al kristanoj, kaj tiel malmultaj kristanoj havis tiun nomon en modernaj epokoj, dum tiu estas tre populara inter judoj de multaj lingvoj, landoj kaj epokoj. Fakte tiu estis facile rekonebla nomo de judoj en epokoj de kontraŭjuda persekutado.

IslamoRedakti

Islamo konsideras Abraham kiel ligilo en la ĉeno de profetoj kiu komenciĝas per Adamo kaj finiĝas per Muhammad.[52]Ibrāhīm estas menciita en 35 ĉapitroj de la Korano, pli ofte ol ajna alia biblia rolulo krom Moseo.[53] Li estas nomita kaj hanif (monoteista) kaj muslim (tiu kiu submetiĝas),[54] kaj islamanoj konsideras lin kiel profeto kaj patriarko, nome arketipo de la perfekta islamano, kaj la adorita reformisto de la Kaaba en Mekko.[55] Islamaj tradicioj konsideras Ibrāhīm (Abraham) kiel la unua Pioniro de Islamo (kio estas nomata ankaŭ millat Ibrahim, la "religio de Abraham"), kaj ke lia celo kaj misio tra sia tuta vivo estis proklami la Ununurecon de Dio. En Islamo, Abraham tenas elstara pozicion inter la ĉefaj profetoj kaj li estas referencata kiel "Ibrahim Ĥalilullah", signife "Abraham la Amato de Allah".

Apud Iŝak kaj Jakub, Ibrahim estas inter la plej honorigendaj kaj la plej elstaraj homoj en la vidatingo de Dio.[56][57] Ibrahim estis menciita ankaŭ en la Korano kiel la "Patro de Islamanoj" kaj la modela rolo por la komunumo.[58][59]

En artojRedakti

Pentrarto kaj skulptartoRedakti

 
Abraham renkontas Melkicedek, Monaĥejo Donskoi en Moskvo.

La pentraĵoj pri la vivo de Abraham tendencas fokusiĝi nur al kelkaj malmultaj okazoj: nome la buĉofero de Isaak; la renkonto kun Melkicedek; la vizito de la tri anĝeloj; Hagar en la dezerto; kaj kelkaj aliaj.[60] Aldone, Martin O'Kane, profesoro de Bibliaj Studoj, verkis, ke la bildo de Lazaro ripozanta en la "Sino de Abraham", kiel estas priskribita en la Evangelio laŭ Luko, iĝis ikona bildo en la kristanaj artaĵoj.[61] Laŭ O'Kane, artistoj ofte elektas apartiĝi el la komuna literatura portreto de Lazaro sidanta apud Abraham dum bankedo en la Ĉielo kaj anstataŭe fokusiĝas al la "iome nekongrua nocio de Abraham, nome plej adorata el la patriarkoj, tenanta nudan kaj vundeblan knabon en sia sino".[61] Kelkaj artistoj estis inspiritaj de la vivo de Abraham, kiel Albrecht Dürer (1471–1528), Caravaggio (1573–1610), Donatello, Raphael, Filip van Dyck (nederlanda pentristo, 1680–1753), kaj Claude Lorrain (franca pentristo, 1600–1682). Rembrandt (nederlanda, 1606–1669) kreis almenaŭ po sep verkojn pri Abraham, Peter Paul Rubens (1577–1640) faris kelkajn, Marc Chagall faris almenaŭ kvin pri Abraham, Gustave Doré (franca ilustristo, 1832–1883) faris ses, kaj James Tissot (franca pentristo kaj ilustristo, 1836–1902) faris ĉirkaŭ dudek verkojn pri la temo.[60]

 
Gipsaĵo de la 16a jarcento kiel kopio de malfruromana bildo de la Ofero de Isaako en sarkofago. La mano de Dio origine venas haltigi la tranĉilon de Abraham (ambaŭ estas nun perditaj).

La Sarkofago de Junio Baso priskribas serion de bibliaj historioj, kiel tiu de Abraham dum la Ofero de Isaako. Tiuj skulptitaj scenoj estas ekster marmora prakristana sarkofago uzita por entombigo de Junio Baso. Li mortis en 359. Tiu sarkofago estis priskribita kiel "probable la nura plej fama peco de prakristana reliefa skulptarto."[62] Tiu sarkofago estis origine metita en aŭ sub la antikva baziliko Sankta Petro, estis remalkovrita en 1597, kaj estas nune sub la moderna baziliko en la Museo Storico del Tesoro della Basilica di San Pietro (Muzeo de la Baziliko Sankta Petro) en Vatikano. La bazo estas proksimume 4 × 8 × 4 futoj. La scenoj de la Malnova Testamento priskribitaj estis elektitaj kiel antaŭaĵoj de la memofero de Kristo kiu okazos en la Nova Testamento, laŭ frua formo de tiparo. Ĝuste dekstre de la mezo estas Danielo en la leonejo kaj maldekstre estas Abraham ĝuste antaŭ la buĉofero de Isaak.

George Segal kreis figurajn skulptaĵojn pere de muldado de gazaj gipsaĵoj laŭ modeloj de vivaj personoj en sia verko de 1987 nome Abraham's Farewell to Ishmael (Adiaŭo de Abraham al Iŝmael). La homa kondiĉo estis centra en liaj temoj, kaj Segal uzis la Malnovan Testamenton kiel fonto de sia bildaro. Tiu skulptaĵo priskribas la dilemon frontitan de Abraham kiam Sarah petis ke li forigu Hagar-on kaj Iŝmael-on. En la skulptarto, la tenereco de la patro, la kolero de Sarah, kaj la rezignita akcepto fare de Hagar portretas gamon de homaj emocioj. La skulptaĵo estis donacita al la Miami Art Museum post la morto de la artisto en 2000.[63]

Kristana ikonografioRedakti

Kutime Abraham povas esti identigita per la kunteksto de la bildo - nome la renkonto kun Melkicedek, la vizito de la tri anĝelo, aŭ la ofero de Isaako. En soloaj portretoj glavo aŭ tranĉilo povas esti uzata kiel lia atributo, keil en tiu statuo de Gian Maria Morlaiter aŭ en tiu pentraĵo de Lorenzo Monaco. Li ĉiam prezentas grizan aŭ blankan barbon.

Tiom frue kiom ĝis la komenco de la 3a jarcento, la kristana arto sekvis kristanan teologian tiparon farante la buĉoferon de Isaak antaŭaĵo de la memofero de Kristo sur la kruco kaj de ties memorado en la memofero de la meso. Vidu por ekzemplo tun kristanan altaron de la 11-a jarcento gravurita per la ofero de Abraham kaj de aliaj oferoj uzitaj kiel antaŭaĵo de la memofero de Kristo en la Eŭkaristio.[64]

Kelkaj prakristanaj verkistoj interpretis la tri vizitantojn kiel la Triunua Dio. Tiel en Santa Maria Maggiore, Romo, mozaiko de la 5-a jarcento portretas nur la vizitantojn kontraŭ ora fono kaj metas duontravideblajn kopiojn de ili en la "ĉiela" spaco super la sceno. En arto de Orienta Ortodoksismo la vizito estas la ĉefa rimedo per kiu la Triunuo estas pentrita (ekzemple). Kelkaj bildoj eĉ ne inkludas Abraham-on aŭ Sarah-on, kiel la Triunuo de Andrei Rublev, kiu montras nur la tri vizitantojn kiel senbarbaj junuloj ĉetable.[65]

LiteraturoRedakti

Timo kaj tremo (originale dana titolo: Frygt og Bæven) estas influa filozofia verko de Søren Kierkegaard, publikigita en 1843 sub la pseŭdonimo Johannes de silentio (Johano el silento). Kierkegaard deziris kompreni la anksion kiun devis suferi Abraham kiam Dio petis lin buĉoferi sian filon.[66]

MuzikoRedakti

En 1994, Steve Reich publikigis operon nomitan The Cave (La groto). La titolo referencas al la Groto de la Patriarkoj. La rakontaro de la opero estas bazita sur la historio de Abraham kaj de lia tuja familio kiel tiu estas rakontita en la variaj religiaj tekstoj, kaj kiel ĝi estas komprenata de unuopaj individuoj el diversaj kulturoj kaj religiaj tradicioj.

La kanto de Bob Dylan nome "Highway 61 Revisited"[67] estas la titoliga muzikpeco de lia albumo de 1965 nome Highway 61 Revisited. En 2004, la gazeto Rolling Stone rangigis tiun kanton kiel la numero 364a en sia listo de 500 Plej Grandaj Kantoj de Ĉiuj Tempoj.[68] La kanto havas kvin strofojn. En ĉiu el ili, iu priskribas malkutiman problemon kiu finfine estas solvita en la ŝoseo Highway 61. En la unua strofo, Dio postulas al Abraham "mortigu al mi filon". Dio deziras, ke la mortigo estu farita en Highway 61. Abram, la origina nomo de la biblia Abraham, estas ankaŭ la nomo de la patro de Dylan.

BildaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Abrahamo en PIV ĉe vortaro.net
  2. McKenzie, John L.. The Dictionary of the Bible.
  3. Genezo 11:27–32.
  4. Genezo 12:1–3.
  5. Genezo 12:4–6.
  6. Genezo 12:10–13.
  7. Genezo 12:14–17.
  8. Genezo 12:18–20.
  9. "Abram and Lot Separate", Chabad.org
  10. Genezo 14:1–9
  11. Genezo 14:8–12
  12. Genezo 13:12
  13. Genezo 14:13–16
  14. Genezo 14:17–24
  15. Genezo 15:1–21
  16. Genezo 16:4–16.
  17. Genezo 17:5.
  18. Genezo 17:10–14.
  19. Genezo 17:15–16.
  20. Genezo 17:17.
  21. Genezo 17:22–27.
  22. Genezo 18:1–8.
  23. Genezo 18:17–33.
  24. Genezo 19:1–9.
  25. Genezo 19:12–13.
  26. Genezo 19:27–29.
  27. Genezo 20:1–7.
  28. Genezo 20:12.
  29. Genezo 20:8–18.
  30. Genezo 21:22–34.
  31. Genezo 17:21.
  32. Genezo 21:1–5.
  33. Genezo 21:6–7.
  34. Genezo 21:8–13.
  35. Genezo 21:12.
  36. Genezo 21:9–13.
  37. Genezo 21:14–21.
  38. Genezo 22:1–19.
  39. Peters 2010, pp. 170–71.
  40. Levenson 2012, p. 3.
  41. Ginzberg & 1909 Vol I: The Wicked Generations.
  42. Ginzberg 1909, Vol. I: In the Fiery Furnace.
  43. Samuel, Moses, 1840, Book of Jasher (Sefer Hayashar) Referred to in Joshua and Second Samuel Ĉapitro 9: 5-6]
  44. Ginzberg 1909.
  45. Ginzberg 1909, Vol. I: The Covenant with Abimelech.
  46. Ginzberg 1909, Vol. I: Joy and Sorrow in the House of Jacob.
  47. Ginzberg 1909, Vol. I: The Birth of Esau and Jacob.
  48. Peters 2010, p. 171.
  49. Firestone, Reuven. "Abraham." Encyclopedia of World History.
  50. . Abraham. Internet Medieval Source Book. Alirita 3a de aprilo 2014.
  51. Holweck 1924.
  52. Levenson 2012, p. PA8.
  53. Peters 2003, p. PA9.
  54. Levenson 2012, p. PA200.
  55. Lings 2004.
  56. Quran (chapter Shaad) 38:45–47
  57. Maulana 2006, p. 104.
  58. Quran (chapter Al-Hajj) 22:78
  59. Quran (chapter Al-Mumtahanah) 60:4–6
  60. 60,0 60,1 Pri pli detala reta rigardo al kolekto de ligiloj al artaĵoj pri Abraham vidu: Artwork Depicting Scenes from Abraham's Life. Alirita la 25an de marto 2011
  61. 61,0 61,1 Exum 2007, p. 135.
  62. Rutgers 1993.
  63. Abraham's Farewell to Ishmael. George Segal. Miami Art Museum. Collections: Recent Acquisitions.. Alirita la 10an de septembro 2014.
  64. Abraham the Patriarch in Art – Iconography and Literature. Christian Iconography – a project of Georgia Regents University.. Alirita 2014-04-18.
  65. . The Holy Trinity. Rollins.edu. Alirita 24a de septembro 2019.
  66. Kierkegaard 1980, pp. 155–156.
  67. "Highway 61 Revisited". Alirita la 25an de marto 2011.
  68. "Rolling Stone's 500 Greatest Songs of All Time". Kontrolita 8a de aŭgusto 2008.

BibliografioRedakti

  • Exum, Jo Cheryl (2007). Retellings: The Bible in Literature, Music, Art and Film. Brill Publishers. ISBN 978-90-04-16572-4.
  • Ginzberg, Louis (1909). The Legends of the Jews (PDF). Traduko de Henrietta Szold. Philadelphia: Jewish Publication Society.
  • Holweck, Frederick George (1924). A Biographical Dictionary of the Saints. B. Herder Book Co.
  • Kierkegaard, Søren (1980). The Concept of Anxiety: A Simple Psychologically Orienting Deliberation on the Dogmatic Issue of Hereditary Sin. Princeton University Press. ISBN 978-0-691-02011-2.
  • Levenson, Jon Douglas (2012). Inheriting Abraham: The Legacy of the Patriarch in Judaism, Christianity, and Islam. Princeton University Press.
  • Lings, Martin (2004). Mecca: From Before Genesis Until Now. Archetype. ISBN 978-1-901383-07-2.
  • Maulana, Mohammad (2006). Encyclopaedia Of Quranic Studies(Set Of 26 Vols.). Anmol Publications. ISBN 978-81-261-2771-9.
  • Peters, Francis Edward (2003). Islam, a Guide for Jews and Christians. Princeton University Press. p. 9. ISBN 978-1400825486.
  • Peters, Francis Edward (2010). The Children of Abraham: Judaism, Christianity, Islam. Princeton University Press. ISBN 978-1-4008-2129-7.
  • Rutgers, Leonard Victor (1993). "The Iconography of the Sarcophagus of Junius Bassus (review)". Journal of Early Christian Studies. 1 (1): 94–96. doi:10.1353/earl.0.0155. ISSN 1086-3184.

Eksteraj ligilojRedakti