Bazilo de Cezareo

Anatolia kristana episkopo, teologo, kaj sanktulo
(Alidirektita el Sankta Bazilo)

Bazilo naskiĝis ĉirkaŭ 330 kaj mortis la 1-an de januaro 379. Li estis kristana teologo, ĉefepiskopo de Cezareo en Kapadokio, estas nomata Bazilo la Granda, honorata kiel sanktulo, doktoro de la eklezio. En oriento oni festas lin la 1-an de januaro, en okcidento (kune kun Sankta Gregorio el Nacianco), la 2-an de januaro.

Sankta
Bazilo
ĉefepiskopo de Cezareo en Kapadokio
kristana teologo
kristana teologo
Persona informo
Naskiĝo 330
en Kayseri
Morto 1-a de januaro 379
en Kayseri
Religio kristanismo vd
Lingvoj antikva grekalatina vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Familio
Patro Basil the Elder vd
Patrino Emmelia of Caesarea vd
Gefratoj Macrina the Younger • Gregorio de Nyssa • Peter of Sebaste vd
Profesio
Okupo teologo • katolika sacerdoto • filozofoverkisto • romkatolika diakono • ĉefepiskopo • katolika episkopo vd
Laborkampo teologio • administration and management of the church vd
Aktiva en Ateno vd
Sanktulo, Doktoro de la Eklezio
Honorata en katolika eklezio, ortodoksa eklezio
Festotago 1-a de januaro oriente
2-a de januaro okcidente
Atributoj Vestita kiel episkopo, portanta paliumon, tenantan Evangelian Libronskribrulaĵon; bildigita en ikonoj kiel maldikulo kaj asketulo kun longa, pintiĝanta nigra barbo.
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Bazilo naskiĝis en Cezareo en Kapadokio (hodiaŭ Kayseri en Turkio). Li venis el nobela kaj renoma familio funde kristana. Ne nur li, sed ankaŭ liaj gepatroj kaj tri el liaj naŭ gefratoj troviĝas en la listo de la sanktuloj, inter ili lia frato, Sankta Gregorio el Nyssa. Liaj geavoj, kristanigitaj de Sankta Gregorio la Miraklfaranto, estis suferintaj pro sia kredo en la persekuto de la roma imperiestro Diokleciano. Bazilo havis malfortan sanstaton kaj suferis dum sia tuta vivo pro la hepato.

La riĉa familio ebligis al li longan studadon, unue en Cezareo, poste en Konstantinopolo, kie li ekkonis Gregorion el Nacianco (la pli junan) kaj ekamikiĝis kun li. Ambaŭ daŭrigis siajn studojn en Ateno. Reveninte al Cezareo, Bazilo baptiĝis kaj poste plurajn jarojn kune kun Gregorio vivis kiel monaĥo, fordonacinte sian tutan havaĵon. En 357 li vizitis la anaĥoretojn en Egiptio, sed, anstataŭ la ermita vivostilo, li preferis la komunan vivon en frateco. Pro tio li, kun Gregorio, ellaboris du monaĥajn regularojn, kiujn observas la ordenoj de la Bazilaninoj kaj Bazilanoj. (En la okcidenta eklezio tiuj ordenoj malaperis post la ekflorado de la Benediktanoj.)

Ĉirkaŭ la jaro 364 li ordiniĝis sacerdoto fare de ĉefepiskopo Eŭsebio de Cezareo, post kies morto en 370 li fariĝis ties posteulo kaj tiel ankaŭ metropolito de Kapadokio. Li ĉefe zorgis pri la unueco inter siaj episkopoj kaj pri la vera kredkonfeso koncerne la Diecon de Jesuo Kristo kaj de la Sankta Spirito, ĉar la Arianoj, kiuj neas la Diecon de Jesuo Kristo, ankaŭ post la koncilio de Niceo (hodiaŭ İznik, 325) ne ĉesis furori. Ekde la tempo de la Tri Kapadokianoj (Bazilo, Gregorio el Nacianco kaj Gregorio el Nyssa) ĝis hodiaŭ oni esprimas la misteron de la Sankta Triunuo per la formulo: Unu Dio en tri personoj.

Bazilo mortis, apenaŭ kvindekjaraĝa, eluzita de asketa vivo, streĉa laboro kaj malforta sanstato, en sia hejmurbo Cezarea, kie li ankaŭ estas entombigita.

Verkoj redakti

 
Basilii Magni Opera, 1540

El liaj multnombraj skribaĵoj konserviĝis inter aliaj:

  • teologiaj kaj asketaj traktatoj
  • traktato pri pagana literaturo
  • predikoj
  • leteroj

Legendo redakti

En tiu tempo Valens, la romia imperiestro de l' oriento, subtenadis la Arianismon. Bazilon, kiu firme konfesis la kredon de Niceo, li volis sendi en ekzilon. Jam estis preta la dekreto. La imperiestro prenis la plumon, por subskribi la dokumenton, sed la plumo rompiĝis en sia mano, same ankaŭ dua plumo kaj tria. Kaj subite li sentis grandan spasman tremon en sia mano, tiel, ke li tute konfuze disŝiris la folion en multajn pecetojn. – Kaj tiel la sanktulo saviĝis. (Laŭ la Legenda Aurea de Jacobus de Voragine.)

Citaĵo redakti

Kiel rusto konsumas feron,
tiel la envio la animon.

Kulto redakti

Oni nomas lin Bazilo la Granda kaj Patro de la orienta monaĥaro.

Oni honoras lin, lian amikon Gregorio el Nacianco kaj lian fraton Gregorio el Nyssa kiel la tri Patroj de Kapadokio.

Laŭ la Romkatolika Kalendaro (t. e. kalendaro de la Latina Eklezio) lia festo (kune kun Gregorio el Nacianco), la 2-a de januaro, estas deviga memoro. La orientaj eklezioj festas lin la 1-an de januaro.

Ikonoj kaj mozaikoj montras Bazilon kun la libro de la monaĥa regularo.

Liaj kontribuoj por la vera kredo kontraŭ la Arianoj kaj liaj klopodoj por sociala justeco estas la fono de la resuma preĝo el la taga liturgio (tradukita el la germana):

Dio, nia Patro, en la episkopoj Bazilo kaj Gregorio Vi donis al Via eklezio sanktajn paŝtistojn, kiuj montras al ni per sia doktrino kaj vivo la vojon de vero. Per iliaj porpetoj helpu al ni akcepti humile Vian vorton kaj atesti pri ĝi per verkoj de karitato. Pri tio ni petas per Jesuo Kristo, Via Filo, nia Sinjoro, kiu vivas kaj regas kun Vi, en la unueco kun la Sankta Spirito, nun kaj eterne. Amen.

En la latina:

Deus, qui Ecclesiam tuam beatorum Basilii et Gregorii exemplis et doctrinis dignatus es illustrare, concede, quaesumus, ut tuam discamus in humilitate veritatem, et eam in caritate fideliter operemur. Per Dominum nostrum Iesum Christum, filium tuum, qui tecum vivit et regnat, in unitate Spiritus Sancti, Deus per omnia saecula saeculorum. Amen.

Vidu ankaŭ redakti