Anakoretoj (greke ἀναχωρητής, anaĥoretés, persono retiriĝinta) estas homoj kiuj en soleco malĝenite faras meditadon kaj edifajn ekzercojn. Oni ne konfuzu anakoreton kun ermito, kiu povas preferi vivon en komunumo kun aliaj meditantoj.

Teodor Axentowicz, Anakoreto, 1881

Origino redakti

Iliaj bibliaj antaŭuloj konsideratas Elija kaj Eliŝa, sed ankaŭ Johano la Baptisto. La kristana anakoreteco datumas el la tempo de la persekutado de kristanoj; en la dezertoj de Egipto, Sirio kaj Palestino vivis centoj da anakoretoj sin mempunantaj laŭ maniero ofte tre strange. Iliaj finaj celoj estis la kompleta pent-abstemio kiel ankaŭ la mistikisma unuiĝo kun Dio.

Aparte en orientaj landoj la influo de anakoretoj, kiujn multis taksis sanktuloj, estis grandega. Pro kresko de la nombro da kandidatoj estiĝis inter ili etaj komunumoj, kies anoj ekkonstruis siajn ĉelojn ĉirkaŭ komuna kapelo. Tiaj setlejoj nomiĝis greke laŭraj. El ili estiĝis en egiptia Tebaido la unuaj monakejoj. Post kiam ili pli kaj pli gravis la aŭtoritato de la anakoretoj perdiĝis. Modelo de tiu ĉi movado estis ankaŭ Sankta Antonio la Granda.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 1. Leipzig 1905, p. 470, kio interrete legeblas tie ĉi.