Gregorio de Nazianco

kristana episkopo kaj sanktulo

Gregorio de Nazianco (naskiĝis en Nazianco, Kapadocio, Romia Imperio en 329; mortis samloke la 25-an de januaro 389), ankaŭ konata kiel Gregorio la Teologo, estis kristana ĉefepiskopo de Konstantinopolo en la 4-a jarcento. Li estas vaste konsiderata kiel la plej kompleta retorika stilisto el ĉiuj patroj de la eklezioj. Kiel predikisto kaj filozofo edukita en la klasika tradicio, enkondukis helenismajn elementojn en la frua kristanismo, kreante la paradigmon de la bizancaj teologoj kaj klerikaro.

Sankta
Gregorio de Nazianco
ĉefepiskopo de Konstantinopolo
Regado 398 ĝis 404
Persona informo
Γρηγόριος Ναζιανζηνός
Γρηγόριος ο Νανζιανηνός
Naskiĝo 329
en Arianzos, Kapadocio,  Romia Imperio
Morto 25-an de januaro 389 (0389-01-25)
en Arianzos, Kapadocio,  Romia Imperio
Tombo Konstantinopolo vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Alma mater Akademio de Platono vd
Familio
Patro Gregorio de Nazianco la pli aĝa vd
Patrino Nonna de Nazianco vd
Gefratoj Cezario de Nazianco • Gorgonia vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo poeto • epigramisto • filozofo • teologo • predikisto • pastro • episkopo • katolika sacerdoto vd
Aktiva en Kapadocio vd
Verkado
Verkoj The Spirit and the Resurrection vd
Sanktulo, Doktoro de la Eklezio
Honorata en katolika eklezio, ortodoksa eklezio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Gregorio signife influis en la formon de la doktrino pri la kristana triunuo kaj en la greklingvaj patroj de la eklezioj kaj en la latinlingvanoj, kaj oni memoras lin kiel la "triunuan teologon". Granda parto de lia teologia verkaĵo daŭre influas la modernajn traktatojn, ĉefe rilate al la tri personoj de la triunuo. Kune kun Bazilo la Granda kaj Gregorio de Nyssa, estas konata kiel unu el la Kapadociaj Patroj.

Gregorio estas sanktulo kaj de la katolika eklezio kaj de la ortodoksa. La katolika eklezio inkluzivas lin ene de la Doktoroj de la Eklezio; inter la orientaj ortodoksanoj kaj en la orientaj katolikaj eklezioj li estas honorata kiel unu el la "Tri Ĉefaj Sanktuloj" kune kun Bazilo la Granda kaj Johano Krizostomo.

Memortagoj pri Gregorio la Teologo en eklezioj laŭ katolika rito estas la 2-a de januaro, dum laŭ bizanca rito estas la 25-a de januaro kaj 30-a de januaro (kun Bazilo la Granda kaj Johano Krizostomo).

Eksteraj ligiloj redakti