Cappadocia (Romia Imperio)

Romia provinco

Cappadocia estis provinco de la Romia Imperio.

la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajano, antaŭ la mallongdaŭra konkero de Armenio kaj Mezopotamio oriente
Cappadocia en 116, jen malhelruĝe akcentita

Ĝi ampleksis la antikvan pralandon Kapadokio en la nordoriento de la hodiaŭa ŝtato Turkio. La teritorio integriĝis en la Romian Imperion - kaj la provinco instaliĝis - dum la jaro 17. La ĉefurbo de la romia teritorio Cappadocia estis Caesarea. En 77 la romianoj sub imperiestro Vespaziano ankoraŭ konkeris malgrandan Armenion nordoriente de la tiama provinco kaj integrigis ĝin al la provinco Cappadocia.

La malkutima kaj scena pejzaĝo de Kapadokio, vidata el varmaera balono.

Norde la provinco limiĝis fare de la orienta duono de la suda marbordo de la Nigra Maro - limo neŝanĝebla. La okcidentaj kaj sudaj limoj al la najbaraj romiaj provincoj Bithynia et Pontus kaj Galatia okcidente, kaj al Cilicia kaj Syria sude plurfoje iom ŝanĝiĝis. La orienta limo de Cappadocia dum la plej parto de la vivodaŭro de la Romia Imperio estis ties ekstera limo: la najbaraj pralandoj reĝlando Armenio nordoriente kaj Mezopotamio sudoriente nur dum mallonga tempo, ĉefe dum la regodaŭro de la imperiestro Trajano, estis konkeritaj de la romia armeo.