Galatia

Galatia dum la antikva epoko de la Helenismo, de la Romia kaj poste Bizanca Imperioj estis la regiono en la centro de Anatolio, la ne-marborda altebenaĵo centre de la hodiaŭa ŝtato Turkio. La regiono estis loĝata de keltoj, regionaj centroj estis la urboj Gordion kaj Ankyra (la hodiaŭa Ankaro).

Galatia
historia regiono [+]

LandoTurkio
- koordinatoj39° 16′ 0″ N, 32° 59′ 0″ O (mapo)39.26666732.983333Koordinatoj: 39° 16′ 0″ N, 32° 59′ 0″ O (mapo)


Galatia (Turkio)
Galatia (Turkio)
DEC

Map
Galatia
Vikimedia Komunejo:  Galatia [+]
vdr
la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus

Dum la romia epoko, la regiono ekde la jaro 25 antaŭ Kristo estis provinco de la Romia Imperio, kies ĉefurbo estis al urbo Ankyra. La ŝtato de la galatoj estis dividita en tri popolojn, kiuj konsistis el po kvar grandaj triboj. Inter la jaroj 44 kaj 25 antaŭ Kristo, ekzistis sendependaj reĝoj, regantaj la tutan regionon kaj do ĉiujn galatajn tribojn.

La Nova Testamento de la Biblio enhavas leteron de la apostolo Paŭlo al la kristanaj komunumoj de la provinco Galatia.