Sirio (romia provinco)

(Alidirektita el Syria)

Syria (latine por Sirio) estis provinco de la Romia Imperio.

la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus
Syria, jen malhelruĝe akcentita

Ĝi instaliĝis dum la jaro 64 antaŭ Kristo fare de la romia armeestro Gnaeus Pompeius Magnus (Pompeo) kaj ĝis la konkero fare de la araboj dum la 30-aj jaroj de la 7-a jarcento restis parto de la Romia Imperio respektive post la jaro 395 de la Bizanca Imperio. La hodiaŭa ŝtato Sirio, kiu ampleksas iom malpli da teritorio ol la tiama romia provinco, estas nomita laŭ ĝi.

Herodo Arĥelao, kiu regis la regionojn Judio, Samario kaj Idumeo, dum la jaro 6 post Kristo forbariĝis el Sirio. Dum la jaroj 34 kaj 37 la resto de la regoteritorio de Arĥelao ankaŭ iĝis fiksa parto de la Romia Imperio kaj iĝis la provinco Iudaea. Dum la regotempo de la romia imperiestro Hadriano post granda juda milito estis reorganizitaj kaj la provinco Judio ekhavis la nomon Syria Palaestina.

La potenca provincestro de Syria havis sian palacon en la urbo Antioĥio, kiu estis inter la plej grandaj kaj signifaj urboj de la Romia Imperio. Multe da romiaj soldatoj troviĝis en la provinco, por defendi la orientan limon de la imperio kontraŭ la Partoj - dum kelkaj generacioj kvar romiaj legioj konstante troviĝis en la regiono.

La provinco Syria eksportis interalie olivoleon, vinon, cedrolignon, ŝtofojn kolorigitajn per purpuro, vitraĵojn kaj meblojn ornamitajn per eburo. Krome la regiono estis la okcidenta fino de la komerca vojo por silko el Ĉinio kaj spicoj el Hindio.

Dum la jaroj 193 kaj 194 la regiono dividiĝis en la du provincojn Syria Coele kaj Syria Phoenice, kiuj dum la fino de la antikva epoko plue dividiĝis al pli etaj subunuoj. La tuto de tiuj siriaj provincoj tamen ĝis la mezo de la 6-a jarcento ekonomie kaj kulture floris kaj krom Egiptio konsistigis unu el la plej gravaj regionoj de la Romia kaj poste Bizanca Imperioj, kvankam ekde la 3-a jarcento ripete la armeo de la persa Sasanida Imperio invadis ĝin, ĉiam por mallonga tempo.