Johano KrizostomoSankta Johano la Orbuŝa, foje ankaŭ Sankta Johano la Orbuŝulo (349407, greke Ἰωάννης ὁ Χρυσόστομος) estis episkopo de la 4-a kaj 5-a jarcentoj en Sirio kaj Konstantinopolo. Li estas konata pro elokventeco de siaj predikoj, kaj denuncado de misuzo de aŭtoritateco en la Eklezio kaj la Romia Imperio tiame.

Sankta
Johano Krizostomo
ĉefepiskopo de Konstantinopolo
Regado 398 ĝis 404
Persona informo
Ἰωάννης ὁ Χρυσόστομος
Naskiĝo 349
en Antioĥio, Coele-Syria,  Romia Imperio
Morto 14-an de septembro 407 (0407-09-14)
en Comana Pontica, Pontus Polemoniacus,  Bizanca imperio
Religio kristanismo vd
Lingvoj antikva grekalatina vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Familio
Patrino Anthusa vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo teologo • verkistopresbitero • romkatolika diakono • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Verkado
Verkoj Letter to Acacius bishop of Melitene vd
Sanktulo, Doktoro de la Eklezio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
S-ta Johano la Orbuŝa
Teodozio la 2-a bonvenigas la relikvojn de Johano Krizostomo. Miniaturo el komenceo de la 11a jarcento.

Vivo redakti

En Antioĥio li baptiĝis, dekok-jara, en 372. Poste li estis monaĥo, kaj dum du jaroj ermito. En 381, do post naŭ jaroj, li diakoniĝis kaj en 386, pastriĝis. Dum dek du jaroj li predikadis en Antioĥio kaj sekve, de 398 ĝis 404, estis ĉefepiskopo de Konstantinopolo.

Tie li reformadis inter la klerikularo, riĉuloj kaj potenculoj. Tial oni persekutis, eksigis kaj ekzilis lin. Li mortis dumvojaĝe en sian duan ekzilejon, la 14-an de septembro 407, pro elĉerpiĝo, kion oni ja intencis. Liaj lastaj vortoj estis: "Dio estu laŭdegata pro ĉio!"

Verko redakti

Li estas la aŭtoro de multaj eminentaj verkoj kaj majstro de la ekumena eklezio. Lia lingvaĵo estas fama pro sia helena beleco, pura klareco, potenca per metaforoj, kaj samtempe tre kortuŝa. Pro tio li ricevis la nomepiteton la Orbuŝala Orbuŝulo (greke ο Χρυσόστομος, Ĥrisostomos)

Cetere li ankaŭ estas tre konata pro «La dia liturgio de Johano la Orbuŝa»[1].

Referenco redakti

  1. «La Dia liturgio de nia sankta patro Johano la Orbuŝa» (Paralelaj tekstoj slavona-esperanta-greka): En html kaj libroforme Arkivigite je 2017-10-05 per la retarkivo Wayback Machine (papere).