Eŭkaristia preĝo

En la Katolika Eklezio kaj ĝenerale en la okcidentaj kristanaj konfesioj, estas nomata eŭkaristia preĝo la centra preĝo de la eŭkaristia celebro.
Historie ĝi estis difinita ankaŭ "kanono" kaj en la Katolika Eklezio de roma rito "roma kanono".

Signifo redakti

Tiu preĝo reirigas al la preĝo eldirita de Jesuo en la Lasta Vespermanĝo kaj konservita en la sinoptikaj evangelioj: Mateo 26,26-29, Marko 14,22-25, Luko 22,15-20 kaj de la 1-a epistolo al la korintanoj 11,23-26. Fakte ĝia precipa parto entenas la rakonton pri tio kion faris Jesuo. Laŭ la kredo de kristanoj tiu preĝo igas reala la Transsubstancigon, aŭ la transformiĝon de la pano en la korpo de Kristo kaj de la vino en la sango de Kristo.

La Eŭkaristia preĝo konturiĝas kiel tipa triunua: ĝi fakte estas adresita al Dio Patro, oni alvokas la Sanktan Spiriton por ke estu reale ĉestigita Jesuo, la Difilo[1]

Strukturo redakti

La eŭkaristian preĝon konstituas jenaj elementoj:

  • prefaco: solena enkonduko kiu konkludiĝas per la kanto de la Sankto;
  • prologo: alvoko al la Patro;
  • unua epiklezo: unua alvoko al la Sankta Spirito sur la pano kaj vivo baldaŭ transformiĝos en la korpo kaj sango de Kristo;
  • rakonto pri la starigo: rakonto pri tio kion Jesuo faris kaj diris dum la lasta vespermanĝo. Aparte gravas la vortoj de la konsekrado: "ĉi tio estas mia korpo", "ĉi tio estas mia sango", "ĉi tion faru por memorigo pri mi";
  • memorigilo: preĝo en kiu oni substrekas ke oni estas memoriganta pri tio kion faris Jesuo;
  • dua epiklezo: dua alvoko al la Sankta Spirito sur la fideluloj;
  • memoro pri la tera (kun mencio pri la loka episkopo kaj pri la papo) Eklezio kaj pri ĉiela Eklezio, kaj aparte pri de forpasintoj;
  • solena fina doksologio.

Historiaj skizoj redakti

La plej antikva liturgia manuskripto entenanta kompletan eŭkaristian preĝon estas la papiruso de Barcelono, reiranta al la 4-a jarcento kaj devenanta el Egiptio.

La historio de la liturgio informas ne nur pri la originoj, sed ankaŭ pri la diferencoj de la diversaj antikvaj preĝoj kaj distingas almenaŭ du grandajn familiojn en la orientaj liturgioj, tiu antioĥia kaj tiu aleksandria. En la strukturo. la roma rito sekvas pli tiun aleksandrian ol tiun antioĥian. Tiu de la roma rito estis unika ĝis la moderna postkoncilia reformo.

En la nova postkoncilia Misalo krom kun la ordinara “eŭkaristia preĝoI” troviĝas aliaj tri eŭkaristiaj preĝoj: (II, III kaj IV): tiuj kvar havas universalan validecon.

Literaturo redakti

  • Messale romano, Principi e Norme per l’uso del Messale Romano, ed.it. 1983, n. 55.
  • P. de Clerck, La preghiera eucaristica, in J. Gelineau,(a cura di) Assemblea Santa, EDB Bologna, 1991.
  • L. Maldonado, La preghiera eucaristica, in AA.VV., Nelle vostre assemblee. Teologia pastorale delle celebrazioni liturgiche, Queriniana, Brescia, 1986.

Notoj redakti

  1. Tio estas konfesata de preskaŭ ĉiuj kristanaj eklezioj: laŭ la katolikismo kaj ortodoksiamo kaj anglikanismo, tiu ĉeesto daŭras ankaŭ post la mescelebro, dum laŭ iuj protestantaj eklezioj ĝi ĉesas post la celebro de la “sankta vespermanĝo” kaj laŭ kalvinistoj tiu ĉeesto reduktiĝas al simpla spirita ĉeesto.

Vidu ankaŭ redakti